Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
multaj redaktetoj per AWB
Linio 16:
La '''Dua mondmilito''' ([[1-a de septembro]] [[1939]]–[[2-a de septembro]] [[1945]]) estis grava [[mondmilito]] kaj ĝis nun la plej granda [[Armilo|armita]] [[konflikto]] en la [[historio]] de la [[homaro]], kiu kostis la vivojn de proksimume 45–60 milionoj da [[homo]]j. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulita [[traktato de Versajlo]], la [[granda ekonomia krizo]] el ŝanĝoj de la [[1920-aj jaroj]] kaj [[1930-aj jaroj]] kiu grave malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco de [[Komunumo de Nacioj]] kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo de la [[Traktato de Versajlo]].
 
La [[milito]] trafis fakte la tutan mondon – oni batalis en ĉiuj [[oceano]]j kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj [[kontinento]]j. La plej ampleksa majoritato de la landoj el la mondo — inklude ĉiujn el la grandaj potencoj — finfine formis du kontraŭajn militaliancojn: nome [[Aliancanoj]] kaj [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso]]. Okazis stato de totala milito, kiu rekte tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian, kaj sciencan kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. La Dua mondmilito estis [[Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj|la plej mortiga konflikto]] en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, plej el kiuj estis civiluloj en [[Sovetunio]] kaj [[Ĉinio]]. Ĝi inkludis [[masakro]]jn, la [[genocido]]n de la [[Holokaŭsto]], strategian bombardadon, intencitan amasmortigon per [[malsatego]] kaj [[malsano]]j, kaj la nuran uzon de [[atomarmilo]]j en milito.<ref> Gilbert 2001, p. 291. </ref><ref> James A. Tyner (3a de Marto 2009). War, Violence, and Population: Making the Body Count. The Guilford Press; 1a eldono. p. 49. ISBN 978-1-6062-3038-1. </ref><ref> Sommerville 2008, p. 5 (2011 ed.). </ref><ref>[http://www.bbc.co.uk/tyne/content/articles/2005/01/20/holocaust_memorial_other_victims_feature.shtml "BBC - Tyne - Roots - Non-Jewish Holocaust Victims: The 5,000,000 others".] www.bbc.co.uk. Alirita la 11a de Decembro 2018. </ref>
 
[[Japanio]], kiu celis domini en [[Azio]] kaj en [[Pacifiko]], [[Dua japana-ĉina milito|estis milite]] en [[Ĉinio]] jam ĉirkaŭ 1937,<ref> Barrett & Shyu 2001, p. 6. </ref><ref> Kvankam estis malfermaj bataloj inter Japanio kaj Ĉinio el 1937, neniu el la landoj formale deklaris militon al la alia ĝis post la [[atako al Pearl Harbor]] en 1941. </ref> kvankam neniu el la landoj estis deklarinta militon al la alia. La Dua mondmilito laŭ ĝenerala onidiro startis la 1an de Septembro 1939,<ref> Axelrod, Alan (2007) Encyclopedia of World War II, Volume 1. Infobase Publishing. pp. 659. </ref> pro la [[invado de Pollando]] fare de [[Nazia Germanio]] kaj sekvaj militdeklaroj kontraŭ Germanio fare de [[Francio]] kaj de [[Unuiĝinta Reĝlando]]. El la fino de 1939 al komenco de 1941, per serio de kampanjoj kaj traktatoj, Germanio konkeris aŭ ekkontrolis multon de kontinenta Eŭropo, kaj formis la [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Aksan aliancon]] kun [[Italio]] kaj [[Japanio]]. Laŭ la [[Pakto Ribbentrop-Molotov]] de Aŭgusto 1939, Germanio kaj [[Sovetunio]] dispartigis kaj aneksis teritoriojn de siaj eŭropaj najbaroj, nome [[Pollando]], [[Finlando]], [[Rumanio]] kaj la [[Baltaj ŝtatoj]]. Post la kampanjoj en Nordafriko kaj Orientafriko, kaj la [[Batalo de Francio|falo de Francio]] meze de 1940, la milito pluis ĉefe inter la potencoj de la Eŭropa Akso kaj la Brita Imperio. Sekvis la [[Balkana kampanjo]], la aera [[Batalo de Britio]], la [[Blitz]], kaj la longa [[Batalo de Atlantiko]]. La 22a de Junio 1941, la potencoj de la Eŭropa Akso startigis la komencon de la [[invado de Sovetunio]], malfermante la plej grandan surteran militfronton de la historio. Tiu [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]] metis la Akson kaj ĉefe la germanan armeon ''[[Wehrmacht]]'', en militon de elĉerpigo. En Decembro 1941, Japanio lanĉis surprizan atakon kontraŭ Usono kaj la eŭropaj kolonioj en la [[Pacifika Oceano]]. Post tuja usona militdeklaro kontraŭ Japanio, subtenita de simila el Britio, la potencoj de la Eŭropa Akso tuj deklaris militon al Usono solidare kun sia Japana aliancano. Rapidaj Japanaj konkeroj en multo de Okcidenta Pacifiko sekvis, vidataj de multaj azianoj kiel liberigo el dominado fare de Okcidento kaj rezulte en la subteno de kelkaj armeoj el la venkitaj teritorioj.
 
La antaŭeniro de la Akso en la Pacifiko haltis en 1942 kiam Japanio malvenkis en la ŝlosila [[Batalo de Midway]]; poste, Germanio kaj Italio estis venkitaj en Nordafriko (El Alamein) kaj poste, decidige, je [[Batalo ĉe Stalingrado|Stalingrado]] en Sovetunio. Ŝlosilaj malfacilaĵoj en 1943, kiu inkludis serion de germanaj malvenkoj en la Orienta Fronto, nome la invadoj fare de Aliancanoj en Sicilion kaj Italion, kaj la venkoj de Aliancanoj en la Pacifiko, kostis al la Akso sian iniciatemon kaj devigis ilin en strategia retiriĝo al la frontoj. En 1944, la okcidentaj aliancanoj [[T-Tago|invadis la germani-okupitan Francion]], dum la Sovetunio reakiris teritoriajn perdojn kaj turniĝis al Germanio kaj ties aliancanoj. Dum 1944 kaj 1945 la Japanoj suferis gravajn malvenkojn en kontinenta Azio kaj en Sudcentra [[Ĉinio]] kaj [[Birmo]], dum la Aliancanoj kripligis la Japanan Ŝiparmeon kaj konkeris ŝlosilajn insulojn de Okcidenta Pacifiko.
 
La milito en Eŭropo konkludis per invado de Germanio fare de la Okcidentaj Aliancanoj kaj de Sovetunio, finante en la [[Batalo de Berlino|konkero de Berlino]] fare de sovetaj trupoj, la [[memmortigo de Adolf Hitler]] kaj de la [[Kapitulaco de Germanio de majo 1945|Germania senkondiĉa kapitulaco]] la 8an de Majo 1945. Post la Potsdama Deklaro fare de Aliancanoj la 26an de Julio 1945 kaj la malakcepto de Japanio kapitulaci sub tiuj terminoj, Usono faligis [[atombombo]]jn [[Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki|sur la japanaj urboj]] [[Hiroŝima]] kaj [[Nagasaki]] la 6an kaj 9an de Aŭgusto respektive. Per tuja invado de la japana insularo, la eblo de aldonaj atombombadoj, la soveta eniro en la milito kontraŭ Japanio kaj ties invado de Manĉurio, Japanio anoncis intencon kapitulaci la 15an de Aŭgusto 1945, kio firmigis totalan venkon en Azio por la Aliancanoj. La Aliancanoj organizis specialajn tribunalojn por juĝi militkrimojn kaj kontraŭ Germanoj kaj kontraŭ Japanoj.
 
La milito en multaj aspektoj ŝanĝis vidon al civilizita militado – dume ankoraŭ en la jaro [[1940]] civilizitaj ŝtatoj frunte kun [[Britio]] kaj [[Usono]] rifuzis bombardadon de urboj kiel barbaraĵon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efektiveco estis el armea vidpunkto tre disputebla. La duan mondmiliton akompanis teruraj [[krimo]]j kontraŭ la [[homaro]] – [[holokaŭsto]] ([[nazia Germanio]] kaj ties satelitoj), [[traktado]] kun militkaptitoj ([[nazia Germanio]], [[Sovetunio]], [[Japanio]], [[Ĉinio]]), [[genocido]] de subjugitaj nacioj ([[nazia Germanio]], [[Sovetunio]]). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj ([[nazia Germanio]], [[Sovetunio]], [[Britio]], [[Usono]]) inkluzive de uzo de [[atombombo]]j.
Linio 28:
Inter la sekvoj de la dua mondmilito estas hegemonio de [[Sovetunio]] kaj kreigo de du blokoj: la okcidenta bloko, kiu formiĝis en [[NATO]]n, kaj la orienta bloko, kiu enaspektiĝis en [[Varsovia Kontrakto|Varsovian kontrakton]], kreita de [[Sovetunio]] kaj ties satelitoj. Interrilatoj inter tiuj ĉi du blokoj estis tre streĉitaj kaj baldaŭ ili superkreskis en la t.n. [[Malvarma milito|malvarman militon]], kiu krom politikaj disputoj montriĝis ankaŭ en kelkaj armeaj konfliktoj ([[korea milito]], [[vjetnama milito]], [[araba-israela milito]] ktp.).
 
La Dua Mondmilito ŝanĝis la politikan liniigon kaj socian strukturon de la tuta mondo. La organizo de [[Unuiĝintaj Nacioj]] (UN) estis establita por helpi internacian kunlaboradon kaj eviti futurajn konfliktojn; la venkaj grandaj potencoj — Ĉinio, Francio, Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono — iĝis la permanentaj membroj de ties [[Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio pri Sekureco]].<ref>[https://unfoundation.org/what-we-do/issues/united-nations/the-un-security-council.html The UN Security Council], Alirita la 15an de Majo 2012 </ref> Sovetunio kaj Usono aperis kiel rivalaj superpotencoj, preparante la terenon por la preskaŭ duonjarcenta [[Malvarma Milito]]. En la kunteksto de la eŭropa detruego, la influo de ties grandaj potencoj vanuis, preparante la pavimon por la [[Malkoloniigo de Afriko]] kaj de Azio. Plej landoj kies industrioj estis damaĝitaj moviĝis al ekonomia rekupero kaj etendo. Politika integrado, speciale en Eŭropo, aperis kiel klopodo por finigi iamajn malamikecojnj kaj krei komunan identecon.<ref> Herman Van Rompuy, President of the European Council; José Manuel Durão Barroso, President of the European Commission (10a de Decembro 2012). [https://www.nobelprize.org/prizes/peace/2012/eu/26124-european-union-eu-nobel-lecture-2012/ "From War to Peace: A European Tale".] Nobel Lecture by the European Union. Alirita la 12an de Decembro 2018. </ref>
 
== Antaŭa historio ==
Linio 141:
'''Hispanio''' tiam havis proprajn problemojn, sekve de la ĵusa [[Hispana Enlanda Milito|intercivitana milito]]. La lando estis dum la plenaj tridekaj jaroj baraktata pro politikaj kunpuŝiĝoj, kiuj respegulis ankaŭ la problemojn en la cetero de Eŭropo. La situacio iom post iom radikaliĝis, kaj por la balotoj en la jaro [[1936]] formiĝis du klaraj blokoj, kiuj dividis la landon en du. Post la venko de la maldekstrulaj partioj, la situacio plu radikaliĝis, kaj ene de ĉiu tendaro gajnis forton la plej ekstremaj fortoj. Ne malofte la stratoj vidis kunpuŝiĝoj de [[komunismo|komunistoj]], [[anarkiismo|anarkiistoj]], [[Hispana Falango|falangistoj]] kaj [[karlismo|karlistoj]].
 
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-P0214-513, Spanien, Schlacht um Guadalajara.jpg|thumbeta|250px|maldekstre|Avancoj de la italaj trupoj de la [[Corpo Truppe Volontarie|CTV]] dum la [[batalo de Gvadalaĥaro]] en la [[Hispana Enlanda Milito]].]]
La [[Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936|17-an de julio]] en la lando eksplodis milita ribelo, gvidita de, interalie, generalo [[Francisco Franco]]. Tiu ĉi [[Hispana Enlanda Milito]] estas iam konsiderata kiel rekta preludo de la Dua mondmilito aŭ eĉ kiel ties parto. Dum la porregistara "Ruĝa", respektive "Respublikana" partio ricevis subtenon preskaŭ nur de [[Meksiko]] kaj [[Sovetunio]], plus la volontuloj de la [[Internaciaj Brigadoj]], la ribelula "faŝista", respektive "Naciisma" partio estis subtenita, inter aliaj kaj ĉefe, de [[Nazia Germanio|Germanio]] kaj [[Italio]]. Hispanio tiel fariĝis lando, kie tiuj ĉi ŝtatoj mezuris siajn fortojn kaj provis novajn [[armilo]]jn kaj bataltaktikojn. Germanio ĉi tie provis principojn de [[tanko|tanka]] batalo, enpraktikigon de armea aviadilfloto (vidu artikolon pri [[Gerniko]]) kaj kelkajn novajn [[kanono]]jn, precipe kontraŭtankan kanonon de kalibro 37&nbsp;mm kaj plurcelan 88&nbsp;mm kontraŭaviadilan kanonon. Post tre longa kaj sanga interna batalo, en kiu ne mankis epizodoj de granda kruelo en ambaŭ flankoj, la militon venkis la dekstrula flanko, kiu instalis militistan kaj diktatoran reĝimon.
 
[[Dosiero:FOTOGRAFÍA DEL EJERCICIO TÁCTICO EN EL FRENTE DE LENINGRADO.jpg|thumbeta|dekstre|225px|Trupoj de la hispana [[Blua divizio]] en la flanko de [[Nazia Germanio]] dum la [[Sieĝo de Leningrado]].]]
La reĝimo estis proksima al tiuj de la faŝisma tendaro en Eŭropo, kaj tial aspektis, ke Germanio kaj Italio akiris novan aliancanon. Tamen, la partopreno de Hispanio en la milito estis limigita kaj fakte simbola, ĉefe pro la elĉerpiĝo de la lando post propra milito, kiu estis ĝin lasanta en ruinoj. Hispanio limigis trairadon de fuĝintoj antaŭ [[naziismo]] tra sia teritorio, provizis Germanion per mineraloj (ĉefe [[volframo]]), kaj ĉefe kaj plej simbole, sendis trupojn de soldatoj kaj volontuloj al orienta batalfronto, la tiel nomata [[Blua Divizio]]. Aliflanke, la reĝimo rifuzis oficiale aliĝi al militado de [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso]], kaj tiale ĝi rifuzis permesi trairadon de taĉmentoj de Akso tra sia teritorio (per kio ĝi sepultis planojn de Germanio je likvido de [[Ĝibraltaro]]) kaj pluajn postulojn. La Dua mondmilito tiel alportis al Franco en la okuloj de kelkaj historiistoj famon de [[makiavelismo|makiavelisma]] genio, kiu prenis de [[Hitlero]] multon, por ke poste li reciproke donu nenion al Germanio. Aliaj versioj eksplikas tion per la malforteco de la reĝimo, la rifuzo de Hitlero doni teritoriajn kompensojn en [[Norda Afriko]] (kio estis malamikiginta lin kun la [[Francio de Vichy]]) kaj la timon al la reprezalioj de [[Britio]] (kiu minacis konkeri la [[Kanarioj]]n). Post la unuaj jaroj de la milito, tamen Franco danke al tio sukcesis ne aperigi sin kiel malamiko de la Aliancanoj, kio permesis lian restadon post la militfino kiel nura faŝisma diktatoro en Eŭropo.
 
Linio 243:
Komence de la jaro [[1945]] la germana milita ekonomio kolapsis. Strategiaj flugatakoj de angl-usonaj flugfortoj havis ja karakterize pli limigitan falon al produktebloj mem, ol oni atendis (krom alia danke al amasa enkondukado de subteraj [[fabriko]]j), sed ties efiko por transporta infrastrukturo estis fatala kaj ankoraŭ pli signifa estis antaŭenpaŝo de aliancanaj armeoj, kiuj iom post iom senigis Germanion de fontoj de [[krudmaterialo]]j nemalhaveblaj en fabrikado. Tio montriĝis tamen per malkreskanta volumeno de produktado tamen per kvalito de produktaĵoj. La germana armeo estis jam evidente malfortigita kaj absolute ĝi ne kapablis priregi ĉiujn aldonitajn taskojn, kiujn Hitlero mem donis al ĝi absolute senrespekte al la realo. Armitaj ja estis ĉirkaŭ 7,5 milionoj da viroj, sed iliaj armilekipaĵaro kaj provizado estis absolute neadekvataj.
 
Nokte de la [[12-a de januaro|12-a]] al la [[13-a de januaro]] la sovetaj soldataroj komencis ofensivon, dum kiu ili trarompis la germanajn poziciojn en regiono de [[Poznan]] antaŭenpaŝante ĉiutage je 60&nbsp;km. La [[31-an de januaro]] [[Ruĝa Armeo]] staris sur [[Odro]], kio estis proksimume nur je 70&nbsp;km for de [[Berlino]]. Spite al insistado de [[Stalino]], kiu deziris tujan atakon kontraŭ Berlino la soveta supera komandantaro koncentriĝis sekurigi alojn kaj komencis sturmon kontraŭ la forta germana grupiĝo en [[Pomerio]]. Daŭrigis bataloj en [[Orienta Prusio]] kaj en [[Hungario]]. Inter la [[4-a de februaro|4-a]] kaj la [[11-a de februaro]] okazis [[Konferenco de Jalto|konferenco en Jalto]], kun reprezentantoj de [[Sovetunio]], [[Usono]] kaj [[Unuiĝinta Reĝlando]]. La germanaj taĉmentoj komencis sian lastan pli signifan sturman operacon de la dua mondmilito la [[6-an de marto]] (vidu artikolon [[Operaco Printempa Vekiĝo]]), sed tiu baldaŭ frakasiĝis je dura rezisto de nombre kaj materiale multe pli bone situita Ruĝa Armeo kaj elĉerpis lastajn germanajn rezervojn. En la okcidenta batalfronto la usonaj soldataroj transpaŝis la [[7-an de marto]] [[1945]] ponton trans rivero [[Rejno]] ĉe [[Remageno]] kaj komencis antaŭenpaŝon en la internon de Germanio. La [[11-an de aprilo]] alvenis la 9-a usona armeo al [[Elbo (rivero)|Elbo]] kaj konstruis antaŭpontejon netutaj 80&nbsp;km de [[Berlino]].
 
La [[14-an de aprilo]] tute disfalis la germana batalfronto en [[Italio]]. La [[16-an de aprilo]] Ruĝa Armeo komencis sturmon, kies celo devis esti ĉirkaŭa manovro kaj la tuta ĉirkaŭado de Berlino. La unuaj sovetaj taĉmentoj alveturis en antaŭurbon de la germana ĉefurbo la [[24-an de aprilo]], je unu tago pli poste komencis [[batalo je Berlino|rekta sturmo kontraŭ Berlino]]. La [[30-an de aprilo]] [[1945]] [[Adolf Hitler]] [[Morto de Adolf Hitler|memmortigis sin]] kaj la [[2-an de majo]] la berlina garnizono kapitulacis. La [[6-an de majo]] [[1945]] la sovetaj soldataroj komencis [[Praga ofensivo|Pragan ofensivon]] kontraŭ la germanaj soldataroj sur la teritorio de [[Bohemio]]. [[Kapitulaco de Germanio de majo 1945|Kapitulacaj aktoj de Germanio]] estis subskribitaj la [[7-an de majo]] en [[Reims]] kaj la [[8-an de majo]] en [[Berlino]]. La lastaj bataloj en [[Eŭropo]] okazis sur la teritorio de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], kie koncentriĝis forta grupiĝo de la germanaj soldataroj kaj kie okazis [[Praga ribelo]], dum kio lastaj bataloj okazis ankoraŭ la [[11-an de majo]] [[1945]]. Julie okazis la [[Potsdama konferenco]] ĉe Berlino (vidu ankaŭ artikolon pri [[Potsdama Interkonsento]]).
Linio 249:
Sur la pacifika militkampo okazis en januaro de 1945 pluaj bataloj je [[Filipinoj]] - la [[9-an de januaro]] usonanoj elŝipiĝis sur [[Luzono]]-n. La [[1-an de februaro]] [[Aliancanoj]] liberigis [[Norda Borneo|Nordan Borneon]]. La [[19-an de februaro]] usonanoj elŝipiĝis sur [[Iwo Jima]] kaj la [[1-an de aprilo]] [[1945]] sur [[Okinawa]], per kio komencis atako kontraŭ japanaj insuloj. La [[6-an de aŭgusto]] [[1945]] [[Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki|estis ĵetita]] [[atombombo]] sur japanan urbon [[Hiroŝima]], kaj la [[9-an de aŭgusto]] estis ĵetita atombombo sur [[Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki|Nagasako]]. La [[8-an de aŭgusto]] [[1945]] [[Sovetunio]] deklaris militon al [[Japanio]]: la sekvantan tagon ĝi komencis atakon kontraŭ la japana armeo en [[Manĉurio]]. La [[15-an de aŭgusto]] estis fermita [[armistico]] kaj la bataloj estis finitaj. La kapitulaca akto mem estis subskribita la [[2-an de septembro]] [[1945]].
 
== Rezistado dum la Dua Mondmilito ==
{{Ĉefartikolo|Rezistado dum la Dua Mondmilito}}
[[Dosiero:Hubal-with-soldiers.jpg|thumbeta|La unuaj partizanoj dum la [[Dua Mondmilito]] sub gvido de majoro [[Henryk Dobrzański]] - Pollando, aŭtuno 1939.]]
[[Dosiero:Members of the Maquis in La Tresorerie.jpg|eta|dekstra|Kontraŭfaŝisma ''Maquis'', kiu rezistis [[Naziismo]]n en Eŭropo.]]
'''Rezistaj movadoj''' dum la Dua Mondmilito okazis en ĉiu lando okupita de [[Nazioj]] laŭ ampleksa gamo da rimedoj, intervale de pasiva rezisto, misinformado kaj [[propagando]], ĝis kaŝigado de kraŝitaj pilotoj kaj eĉ al rekta militado kaj la rekaptado de urboj. En multaj landoj, rezistaj movadoj foje estis ankaŭ referitaj kiel ''Subtero''. Tre ofte tiuj movadoj preparis la terenon por la alveno de la oficialaj armeoj militantaj, kaj ĉefe malhelpis la plifortigon de la okupaciantaj aksaj armeoj.
Linio 367:
* [[Arpada linio]] en la [[Karpatoj]], [[Transilvanio]]. La [[Ruĝa Armeo]] preterpasis ĝin.
 
== Gravaj generaloj kaj militestroj ==
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 146-1973-012-43, Erwin Rommel.jpg|eta||180px|[[Erwin Rommel]].]]
[[Dosiero:GeorgeSPatton.jpg|eta|maldekstre|[[George S. Patton]], 1943.]]
Linio 401:
{{Div col end}}
 
== Politikestroj ==
[[Dosiero:Yalta summit 1945 with Churchill, Roosevelt, Stalin.jpg|eta|dekstra|300px|[[Stalin]], [[Winston Churchill|Churchill]] kaj [[Franklin Delano Roosevelt|Roosevelt]] dum [[jalta konferenco]].]]
{{Div col|cols = 2}}
Linio 422:
{{Div col end}}
 
== Kapitulacoj ==
* [[Kapitulaco de Germanio]]
* [[Kapitulaco de Japanio]]
 
== Interesaĵoj kaj nombraj faktoj ==
 
* La dua mondmilito daŭris precize 2 194 [[tago]]jn ([[1-a de septembro]] [[1939]] – [[2-a de septembro]] de [[1945]]).
* 70 [[ŝtato]]j partoprenis en la [[milito]], el tiuj 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacoj.
Linio 436 ⟶ 435:
* La rektaj militelspezoj ensumiĝis je proksimume 1 miliardo da [[usona dolaro|usonaj dolaroj]].
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Gilbert, Martin (2001). "Final Solution". In Dear, Ian; Foot, Richard D. The Oxford Companion to World War II. Oxford, UK: Oxford University Press. pp. &nbsp;285–292. ISBN 978-0-19-280670-3.
* Sommerville, Donald (2008). The Complete Illustrated History of World War Two: An Authoritative Account of the Deadliest Conflict in Human History with Analysis of Decisive Encounters and Landmark Engagements. Leicester: Lorenz Books. ISBN 978-075481898-4.
 
Linio 446 ⟶ 445:
{{Portalo|Dua mondmilito}}
{{projektoj|commons=World War II|commonscat=World War II}}
 
* [[Holokaŭsto]]
* [[Nazia Germanio]]
Linio 456 ⟶ 454:
* [[Kontraŭfaŝismo]]
* [[Kiel Akvo de l' Rivero]]
* [[Militrakonto]]
 
== Eksteraj ligiloj ==