Iĥoro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Ichor"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:15, 29 dec. 2018

En Helena mitologio, iĥoro (aŭ ikoro; antikve-greke ἰχώρ)[1] estas la supertera fluaĵo, kiu estas la sango de la dioj kaj/aŭ senmortuloj.

En klasika mitologio

Iĥoro devenas de Helena mitologio, en kiu ĝi estas la supertera fluaĵo, kiu estas en la sango de la Helenaj dioj, foje pridiriĝis, ke ĝi havas la ecojn de la manĝaĵo kaj trinkaĵo de la senmortulo, ambrozio kaj nektaro.[2] Grandaj herooj kaj duondioj okaze atakis diojn kaj fluigis iĥoron, sed dioj rare faras tiel unu al alia en Homera mitologio.[mankas fonto]


Iliado V. 339-342[2]

Pura fluaĵo, estanta en vejnoj de dioj feliĉaj,

Ĉar ili panon ne manĝas kaj vinon nigretan ne trinkas

(Tial ja ili ne havas homsangon kaj nomas sin dioj).

En Antikva Creto, tradicio diris pri Talono, grandega viro el bronzo prezentita kun flugiloj. Kiam Kreta mithology alpropriĝis de la Grekoj, ili imagis lin, pli kiel la Koloso de Rhodoso. Li havis solan vejno, en kiu iĥoro fluis, kiu ŝtopiĝis de najlo en lia dorso. Talono gardis Eŭropan en Kreto kaj ĵetis ŝtonegojn al entrudantoj ĝis la Argonaŭtoj venis por la preno de la Ora ŝaffelo kaj la sorĉistino Medea eltiris la najlon, liberigante la iĥoron kaj tiel mortigante lin.

La Greka Kristana verkisto Klemento de Aleksandrio uzis "iĥoron" en la antikva mezepoka kompreno de malbonodora akveca eligaĵo de vundo aŭ ulcero, en religia argumento kontraŭ la paganaj Grekaj dioj. Kiel parto de lia indico, ke ili estas nur mortemaj, li citas plurajn okazojn, en kiu la Dioj fizike vundiĝis, kaj tiam aldonis, "Kaj se estas vundoj, estas sango. Ĉar la iĥoro de la poetoj estas pli malloga ol sango; ĉar la putraĵo de sango nomiĝas iĥoro."[3]

En medicino

En patologio, "iĥoro" estas antikvigita termino por akveca eligaĵo de vundo aŭ ulcero, kun malagrabla aŭ fetora (malbona) odoro.[4]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. De necerta etimologio; R. S. P. Beekes sugestis, ke ĝi estas deeksterlanda vorto (Etymological Dictionary of Greek, Brill, 2009, pp. 607–8).
  2. 2,0 2,1 Homero, (trad. Antoni Kofman) (1895). La Iliado - Poemo de Homero. Iliad V. 364–382 (p. 80).
  3. Klemento de Aleksandrio. "Protrepticus (EXHORTATION TO THE HEATHEN)". Trovita 2016 Decembro 16.
  4. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, reta vortaro