Dominio Novlando: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|350px|[[Dolaro de Novlando uzita en 1920.]] La '''Dominio Novlando''' (en angla ''Dominion of Newfoundland'') ekzistis kiel ŝtato ekde...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:20, 29 dec. 2018

La Dominio Novlando (en angla Dominion of Newfoundland) ekzistis kiel ŝtato ekde la 26a de septembro 1907 (antaŭ tio ĝi havis la statuson de brita kolonio) ĝis 1949. En 1934, Novlando rezignis volonte pri la memregado kaj revenis al la situacio de rekta kontrolo plenumita el Londono, tiel iĝante unu el malmultaj landoj kiuj rezignis volonte el memregado. En 1949 ĝi unuiĝis al Kanado kaj iĝis la deka provinco de tiu lando.

Dolaro de Novlando uzita en 1920.

Novlando formis propran regimenton por lukti en la Unua Mondmilito. La 1a de julio 1916, la ofensivo fare de germanoj eliminis la plej parton de la soldatoj de tiu en Beaumont Hamel, en la unua tago de la Batalo de Somme.

La strategia situo de Novlando en la Batalo de Atlantiko, faris, ke la Aliancanoj (speciale Usono) konstruis multajn militbazojn en tiu teritorio. Tiele, por la unua fojo post multaj jaroj, granda kvanto de homoj akiris altajn salajrojn labore en la konstruado kaj en la havena zono.