Internacia Konvencio por Reguligo pri Kaptado de Balenoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kategorio:Internaciaj traktatoj
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
La konvencio estis subskribita de 15 nacioj en [[Vaŝingtono]] la 2-an de decembro 1946 kaj efektiviĝis la 1-0an de novembro 1948. Ĝia protokolo (kiu reprezentis la unuan substancan revizion de la konvencio kaj etendis la difinon de "balenkaptilo" por inkludi helikopterojn kaj [[balenŝipo]]jn) estis subskribita en Vaŝingtono la 19-an de novembro 1956. La konvencio estas posteulo de la Internacia Interkonsento por la Reguligo de Balenoj, subskribita en Londono la 8-an de junio 1937, kaj la protokoloj por tiu interkonsento subskribitaj en Londono la 24-an de junio 1938 kaj la 26-an de novembro 1945.
 
La celoj de la interkonsento estas la protekto de ĉiuj specioj de la balenoj, la establiĝo de sistemo pri internacia reguligo por la balenaj fiŝkaptadoj por certigi la ĝustan konservadon kaj disvolviĝon de balenoj kaj protekti al estontaj generacioj la grandajn naturajn rimedojn reprezentita de balenaj provizoj. La ĉefa instrumento por realigi ĉi tiujn celojn estas la ''Internacia Balena Komisono'' kiu estis establita laŭ ĉi tiu konvencio. La komisiono faris multajn reviziojn al la reguloj, kiuj konstituas la plejparton de la konvencio. La procezo de la Komisiono ankaŭ rezervis al la registaroj la rajton efektivigi sciencan esploron, kiu implicas mortigon de balenoj.
 
[[Kategorio:Internaciaj traktatoj]]