Historio de Esperanto (Courtinat): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
La plej granda problemo estas ke Courtinat ofte ne indikas siajn fontojn, kaj ŝatas transpreni eĉ tutajn paragrafojn el fremdaj verkoj, sen ia indiko. Propraj vortoj kaj ŝtelitaĵoj foje estas miksitaj.
 
Ekzemplo estas la ''[[Historio de Esperanto (Zakrzewski)]]'', kiun Courtinat "recenzas" en la unua volumo, p. 391/392. Ĝi estas preskaŭ ĉiuvorta plagiato el ''Esperanto'', 20-a de septembro [[1913]]. La Zakrzewski-biografio, kiu troviĝas ĉe Courtinat tuj sekve, estas prenita el ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'', p. 578.
 
Aldoniĝas faktaj eraroj, kiel la aserto (dua volumo, p. 637) ke [[Edmond Privat]] estis depost [[1922]] direktoro de [[Internacia Centra Komitato]], kvankam tiu posteno ekzistis nur ekde [[1925]], kvankam ĝis [[1930]] la nomo ne estis direktoro, sed sekretario, kaj kvankam Privat neniam estis sur tiu posteno, sed [[Robert Kreuz]].