Ĝermolisto de italaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ L. Brazzabeni, U. Tonini kaj D. Rossetti
Linio 95:
'''Eva Formaggio''', naskiĝinta en 1963, estas denaska esperantistino el itala-hungara familio, filino de Elizabetta Formaggio. Post la lernejaj jaroj en [[Chiavari]], Italio, kaj staĝo kiel volontulino en la [[Centra Oficejo de UEA]] en [[Roterdamo]], ŝi venis kiel studentino de romanaj lingvoj al la [[bonna universitato|universitato]] de la urbo [[Bonno]] en Germanio, post la studo restis tie kaj fondis familion. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi estis fonda kunloĝantino de la studenta "Esperanto-domo" en la kvartalo ''Oberkassel'' de la urbodistrikto [[Beuel]], kiu famiĝis pro oferto de senkosta gastigado de samtempe plurdeko da esperantistaj gastoj je nelimigita tempo en la listo [[Pasporta Servo]] de [[TEJO]], kaj estis prikantata fare de la rokgrupo [[Amplifiki]]. Kadre de studenta grupo de tiu domo, ŝi kunaŭtoris la lernolibron ''[[Tesi, la testudo]]'', kaj krome en la tiutempa [[Germana Esperanto-Centro]] en la bonna registara kvartalo kunlaboris je pluraj pliaj eldonaĵoj, inter alie instruilaro por kursoj laŭ la metodo ''[[Gerda malaperis!]]''. Komune kun [[Thomas Pusch]] ŝi voĉlegis la lingvoinstruilon ''Esperanto Wort für Wort'', kiu per pli ol 10 000 venditaj ekzempleroj fariĝis la ekonomie plej sukcesa germanlingva libro pri Esperanto.
 
=== [[Luigi FraccaroliFracaroli]] ===
'''Luigi FRACAROLI''' (naskiĝis en [[Bozen]]) estas itala esperantisto vivanta en [[Breŝo]]. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la [[Itala Esperanto-Federacio#estraro|estraranoj]] de [[Itala Esperanto-Federacio]], respondeca pri la membroj kaj grupoj.