Irano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: korekto de urbonomo laŭ artikolonomo
Linio 74:
 
=== Moderna epoko ===
De la fino de [[19-a jarcento]] ĝi estis duonkolonio de [[Anglio]] kaj [[Rusio]]. En [[1921]] per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de [[Reza Ŝaho Pahlavi]], kiu en [[1925]] estas deklarita [[Ŝaho]] de Irano. En [[1935]], Irano ŝanĝis sian nomo de [[Persio]] al "Irano". Post la [[Dua mondmilito]], ĉefministro [[Mohammed Mossaddeg]] naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-[[Usono|Usonan]] politikon. Irano fariĝis membro de [[CENTO]] milita bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. La [[Nacia Konsulta Maĝlis]] (persa lingvo: مجلس شورای ملی‎ Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.
 
La [[Teherana Konferenco]] (laŭ [[kodonomo]] '''Eureka'''<ref name="WSC_Closing the Ring">{{cite book| last = Churchill| first = Winston Spencer| year = 1951| title = The Second World War: Closing the Ring| publisher = Houghton Mifflin Company, Boston| page = 642}}</ref>) estis strategia kunsido de [[Josif Stalin]], [[Franklin Delano Roosevelt|Franklin D. Roosevelt]], kaj [[Winston Churchill]] el la 28a de novembro al la 1a de decembro [[1943]], post la Angl-soveta invado de Irano. Ĝi estis la unua el la konferencoj de la [[Dua Mondmilito]] de la "Tri Grandaj" estroj de la [[Aliancanoj]] (nome [[Sovetunio]], [[Usono]], kaj [[Unuiĝinta Reĝlando]]). La ĉefa rezulto de la Teherana Konferenco estas la engaĝiĝo de la Okcidentaj Aliancanoj malfermi novajn operacojn en [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|duan fronton]] kontraŭ [[Nazia Germanio]]. Aparta protokolo subskribita en la konferenco engaĝis la Tri Grandulojn rekoni la Iranan sendependecon.
 
Post la [[Dua mondmilito]], ĉefministro [[Mohammed Mossaddeg]] naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-[[Usono|Usonan]] politikon. Irano fariĝis membro de [[CENTO]] milita bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. La [[Nacia Konsulta Maĝlis]] (persa lingvo: مجلس شورای ملی‎ Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.
 
En la fino de 70-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En [[1978]] la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, [[Ajatolo]] [[Ruhollah Ĥomejni]] post reveno el ekzilo en [[Parizo]], deklaris [[Islama Respubliko|islaman respublikon]]. La tiama estraro de la ŝtato realigis liberalan reformisman politikon.