1-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: gazeto de ukrainaj naciistoj aperis
→‎Eventoj: kontraŭofensivo de 3 sovetaj armeoj
Linio 53:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: Sub la germana [[okupado]] estis 187 644 km² de la pola antaŭmilita ŝtata teritorio; ĝis tiu ĉi tago al [[Lodzo]] alvenis 20 465 [[germanoj]], translokigitaj de la polaj [[Orientaj Limregionoj]], kiuj ektroviĝis sub la [[Soveta invado en Pollandon|soveta okupado]]; laŭ [[taglibro]] de Emmanuel Ringelblum ''Morteco de [[judoj]] en Varsovio estas terura. Tage mortas 50-70 personoj'' (laŭ oficiala statistiko januare 1940 mortis 1004 prsonoj). ''Antaŭ la milito mortis tage ĉirkaŭ 10 personoj''.
** '''Tutlanda [[mobilizo]] en [[Britio]]'''; en [[Berlino]] [[Hitler]] en novjara mesaĝo diris al soldatoj: ''Jaro 1939 estis por la [[armeo]] kaj Granda Germanio la jaro de fieraj atingoj (...). Dum 18 tagoj oni sukcesis danke al kunlaboro de ni ĉiuj revenigi sekurecon oriente de la ŝtato kaj forigi maljustaĵojn de [[Traktato de Versajlo|Versajlo]]''; anoncanto de Moskva Radio diris pri pasintjara "[[soveta invado en Pollandon|frata interveno]]" de Sovetunio en Pollandon (laŭ Nov-jorka "[[Nova Mondo]]"); en [[Parizo]] aperis "[[Nigro]] sur [[Blanko]]" (daŭrigo de la Varsovia antaŭmilita titolo), presata trifoje monate; '''en [[Bukareŝto]] aperis "[[Biuletyn Informacyjny]]", kiu pere de kurieroj estas legata en Pollando''' - laŭ ĝi nombro de polaj [[migrado|elmigrintoj]] estas 120 000 personoj (en [[Francio]], [[Rumanio]], [[Hungario]], [[Litovio]], [[Britio]], [[Svedio]] kaj [[Latvio]])
** [[1941]]: En [[Poznań]] loĝas 296 790 personoj, en tio 79,4% de poloj kaj 20,2% de germanoj
** [[poloj|Polaj]] [[rifuĝinto]]j en [[Hungario]] de la 21-a oktobro 1940 ĝis la 1-a de januaro 1941 ricevis de [[Usono]] materian helpon, egalvaloran al 201 243,12 [[dolaro]]j; en [[Edinburgo]] "The Scotsman" alte pritaksas revuojn de polaj soldatoj; en "Dziennik Polski" enkonduka artikolo ''Provo de fajro kaj tempo'' kaj alia ''Pri kompromiso tute ne temas''
** [[1942]]: En [[Rzeszów]] germanoj establis [[judoj|judan]] [[geto]]n; '''germanaj regopovoj en [[Varto]]-Lando devigis polan loĝantaron al devigaj donitaĵoj - 20% de monata [[salajro]] kaj en [[Galicio]] forprenis de judoj senpage 130 mil diversaj [[pelto]]j'''; en Varto-Lando estis 4 576 503 personoj, en tio 83,06% de poloj
** Nacia Asocio de Pollando en [[Usono]] nombris 273 384 membrojn; '''[[Pollando]] kun 25 aliaj ŝtatoj subskribis en [[Vaŝingtono]] [[Atlantika Ĉarto|Atlantikan Ĉarton]]'''; [[Ruĝa Armeo]]: dum kontraŭofensivo de [[Moskvo]] la 39-a [[armeo]] atingis [[Rĵev]], la 29-a konkeris [[Starica]] kaj la 22-a atingis [[Volgo]]n en regiono de Rĵev
** [[1943]]: [[Gestapo]] dum la [[silvestro|silvestra nokto]] arestis en [[Sieradz]] 40 polojn, akuzitajn pri [[konspiro|konspira]] agado; [[kamparano|Kamparanaj]] [[Bataliono]]j en regiono de [[Kielce]] nombris 16 259 membrojn
** En [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]] militservis 116 400 personoj