Geologia temposkalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 57:
 
=== Arkaiĝintaj terminoj ===
Kenozoiko estis pli frue krome dividita en [[terciaro]]n (latine "tria terepoko") kaj [[kvaternaro]]n (latine "kvara terepoko"). Tiu klasifiko ne plu validas kaj ne estas uzata ekde 2004 laŭ la rekomendoj de ''[[Internacia Komisiono pri Stratigrafio]]''. Nuntempe oni uzas nur la terminojn [[paleogeno]] kaj [[neogeno]] por priskribi periodojn de kenozoiko. Dum paleogeno havas la samajn tempajn limojn, kiel pli frue havis la kategorio "paleogeno" ene de terciaro, la [[neogeno]], tamen, estis plilongigita, kaj nun inkluzivas ne nur [[plioceno]]n, sed ankaŭ [[plejstoceno]]n kaj [[holoceno]]n, do, la ambaŭ epokojn de la pli frue uzata [[kvaternaro]], kaj daŭras ĝis geologia nuntempo.
 
La termino "terciaro" (65,5 - 1,8 jarmilionoj) aperis pro tio, ke en plupli frua geologia scienco en Eŭropo (antaŭ ĉ. 200 jaroj) oni supertaksis la daŭron de tiu tempo pro multaj [[sedimento]]j. Pro tio oni nomis ĝin "la tria epoko", kiun oni metis antaŭ la du antaŭajn epokojn: [[mezozoiko]] kaj [[paleozoiko]]. Pro sedimentoj kun multaj diversaj [[muŝelokonko]]j de tiu tempoperiodo, kaj ankaŭ pro masiva [[montoformado]] oni krome subdividis [[terciaro]]n en plurajn subperiodojn:
 
* [[paleogeno]] kun [[paleoceno]], [[eoceno]] kaj [[oligoceno]] (kun eventualaj pluajpliaj subperiodoj en diversaj landoj)
** '''ĉi tie troviĝas la limo inter la nova kaj malnova klasifiko de kenozoiko'''
* [[neogeno]] ("novaperinta") kun [[mioceno]] (kun pliaj [[badeno (geologio)|badeno]], [[sarmato]], [[pannono]]) kaj [[plioceno]]. Laŭ la klasifiko de 2004ala jaro 2004 ĉi tien oni krome aldonas [[plejstoceno]]n kaj [[holoceno]]n el la lasta epoko [[kvaternaro]].
 
== Principoj de klasado kaj datado ==
 
=== Datado ===
La epokoj kaj periodoj de [[Fanerozoiko]] estas nuntempe klasifikatajklasifikitaj surbaze de fosiliaj trovaĵoj, kiujn oni datas laŭ la aĝo de la ŝtonspeco uzante [[radiometria datado|radiometrian datadon]]. Ŝtonspecoj de la pli aĝaj periodoj ne taŭgas por tiu datado kaj oni povas uzi nur nerektajn geofizikajn metodojn por dati tiujn. Tamen, evoluo de tiuj metodoj helpas pliprecizigi la evoluon dum [[Proterozoiko]] kaj [[Arkaiko]]. Tamen, plu restas nekonataj la eventoj de [[Hedaiko]], ĉar apenaŭ ekzistas ŝtonspecoj de tiu tempoperiodo. Multaj ekzogenaj kaj endogenaj geologiaj rotacioj, okazintaj ekde tiu tempo, aŭ tute forigis tiujn ŝtonspecojn, aŭ portis ilin al la ankoraŭ neatingebla profundecoprofundo.
 
Oni, tamen, devas esprimi kritikon pri la metodoj de datado. La ŝtonspecaj tavoloj estis datitaj uzante fosiliojn, kaj tiuj estas datitaj uzante la C14-metodon. Tamen la [[radiometria datado|C14-datado]] tute ne eblus, se oni ne kalibriskalibrus tiun metodon pere de ŝtonspeca temposekvenco. Alivorte, la datado de ŝtonspecoj baziĝas sur la datado de fosilioj, tiu baziĝas sur la C14-metodo, kaj la lasta baziĝas sur la datado de ŝtonspecoj. Pro tiu sorĉita rondo eblas diri, lake la tempoindikoj de datadoj estas pli-malpli arbitraj.
 
=== Rolo de la atmosfero ===
Oni pli kaj pli agnoskas, ke la [[atmosfero]] estas tre grava faktoro en la [[terhistorio]]. En diversaj [[epoko (geologio)|epokoj]] ĝi havis diversajn komponentojn, kiuj ŝanĝiĝis kune kun la evoluo de la vivo. Precipe oni ankoraŭ ne bone scias la komponentojn de la atmosfero en la plej malnovaj epokoj. Tamen estas jam tute certe, ke la atmosfera oksigeno estas rekta sekvo de la vivevoluo kaj ke ĝi ne ekzistus sen vivaj estaĵoj. Multaj tipoj de ŝtonspecoj, kiujn oni nuntempe renkontas en grandaj kvantoj, aperis nur pro atmosfera oksigeno (ekz. [[kalko]] kaj [[kreto (ŝtono)|kreto]]).
 
== Geologia temposkalo ==
Linio 164:
Geo(paleontologo)kronologia temposkalo estis ellaborita por difini relativajn geologiajn aĝojn de ŝtonspecoj. La absoluta aĝo, kiun oni mezuras je jarmilionoj, ne estis la ĉefa celo por la skalo.
 
La tuta [[terhistorio]] estas dividida en du gravajn tempoperiodojn (eonojn): Fanerozoiko kaj Kriptozoiko laŭ la apero de fosilioj en la [[ŝtontavolo]]j. KriprozoikoKriptozoiko estas la tempo de "kaŝita vivo" (el la greka), ĉar tiutempe ekzistis nur molaj vivestaĵoj, kiuj ne lasis iujn spurojn en sedimentaj tavoloj. Fanerozoiko komenciĝis ĉe la limo inter [[Ediakario]] kaj [[Kembrio]], kiam aperis multaj specioj de moluskoj kaj aliaj estaĵoj kun ŝeloj, kio ebligis al paleontologoj distingi plurajn tavolojn laŭ la trovitaj fosilioj de flaŭro kaj faŭno.
 
La suba tabelo estas kompilaĵo de la ĉefaj [[paleontologio|paleontologiaj]] eventoj dum geologiaj epokoj. Oni notu, ke la grandeco de apartaj blokoj tute ne respektivas al la daŭro de koncernaj periodoj.