Spektoradego: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: Posedis, ne posedas, mi kredas...
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 8:
La vojaĝaj notoj pri la vizito de la [[Bulgario|bulgara]] urbo Phillippopolis (nuntempe [[Plovdiv]]) la 16-an de Majo 1620 de la brita vojaĝemulo [[Peter Mundy]], 1608–1667, enhavas la priskribon kaj ilustraĵon de "Kelkaj tipoj de balanciloj, kiujn oni uzas por ĝojigi publikon dum la festo de Biram" en la Otomanaj Balkanoj. Inter tiuj "malplej danĝera kaj problema" nur por infanoj estas la spektoradego "kvazaŭ la radego de la gruo ĉe Customhowse Key", kie la pasaĝeroj balancis en malgrandaj maŝoj, foje sidante, foje pendanta je diversaj anguloj. La ilustraĵo ĉi tie prezentas iom alian, turkan dizajnon, kiu plej verŝajne celis jam plenkreskulojn. Similaj radegoj ekzistis ankaŭ en tiutempa Britio.<ref>BBC London http://news.bbc.co.uk/1/hi/uk/581259.stm</ref>
 
La dua spektoradego, kiu havis la altecon de 65 [[metro]]j (213 futoj) kaj datiĝas de [[1897]], estas la radego ("Riesenrad") en [[Viena Prater]], en la dua kvartalo de [[Leopoldstadt]]. Ĝi estis kreita de [[Hubert Cecil Booth]] por [[Internacia Ekspozicio]] en Vieno.
 
[[Londono]], [[Britio|Unuiĝinta Reĝlando]] posedis sian propran gigantan [[rado]]n, kiu estis konstruita ĉe [[Earls Court]] en [[1895]] kaj estis intence farita plej simila al la origina radego en Ĉikago. La radego funkciis ĝis [[1906]], ĝis kiam ĝi portis pli ol 2.5 milionojn pasaĝerojn. Ĝi estis konstruita de du junaj Aŭstraliaj inĝenieroj kun la nomoj Adam Gaddelin kaj Gareth WatsnWatson, kaj estis la unua el pli ol 200 radegoj, kiujn ili poste konstruis.
 
Por la [[Internacia ekspozicio|Pariza Ekspozicio de 1900]] estis konstruita la tiel nomata 'Grande Roue', kun similaj dimensioj kaj aspekto. Ĝi estis detruita en 1937. La radego havis 40 ĉarojn (konstraste al 36 en Ĉikago), kaj estas klare videbla sur la fotoj [http://fr.wikipedia.org/wiki/Image:Exposition_universelle_1900.jpg Pariza Ekspozicio].<ref>http://www.hydeparkhistory.org/ferrisfollowup.html</ref>
Linio 18:
Unu el la patentaj nomoj por Spektoradegoj estas la nomo "Ferris radego", laŭ [[George Washington Gale Ferris]].<ref name="WDL">{{cite web |url = http://www.wdl.org/en/item/11369/ |title = Bird's-Eye View of the World's Columbian Exposition, Chicago, 1893 |website = [[World Digital Library]] |date = 1893 |accessdate = 2013-07-17 }}</ref> Li diplomiĝis en [[Rensselaer Polytechnic Institute]] kaj laboris kiel ponto-inĝeniero en [[Pittsburgh]]. Li komencis sian karieron ĉe fervojo, sed poste pro intereso ŝanĝis ĝin al ponto-konstruado, li fondis propran firmaon kun la nomo G.W.G. Ferris & Co., kiu testis kaj esploris metalojn por fervojo kaj ponto-konstruado.
 
Ferris desegnis kaj konstruis la unuan radegon, kiu estas 264 futojn (80 metrojn) alta, por la [[Internacia Kolumbia Ekspozicio]] en [[Ĉikago]] en 1893. La radego estis planita kiel rivalo al la [[Turo de Eiffel]], la ĉefa evento de [[Internacia ekspozicio|Pariza Ekspozicio]]. Tiu, la plej unua radego, kapablis porti 2 160 homojn. La radego de Ferris estis la plej granda atrakcio de Kolumbia Ekspozicio, pli ol 250 futojn alta, ĝi estis movata per du 1000 HP vaporaj motoroj. Estis 36 ĉaroj, ĉiu el kiuj havis lokon por 60 homoj (40 sidantaj kaj 20 starantaj). Du turniĝoj de la radego daŭris 20 minutojn, dum la unua turniĝo oni faris 6 haltigojn por el- kaj enlasi pasaĝerojn, la dua turniĝo estis senhalta. La bileto por du turniĝoj kostis 50 [[cendo]]jn.
 
La radego estis dufoje translokita post la ekspozicio kaj finfine neniigita (per kontrolita eksplodo) en 1906 post kiam oni uzis ĝin ĉe St.Luis Ekspozicio en tiu jaro. Kun la pezo de 70 tunoj, ties akso estis la plej granda ŝtala forĝaĵo de sia tempo. Ĝi estis 26 etaĝojn alta, tamen tio estis nur ĉirkaŭ kvarono de la alteco de Eiffel-Turo.<ref>Erik Larson. (2003) ''The Devil in the White City'' (La diablo kaj blanka urbo), paĝo 258.</ref>