6-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Usono decidis detrui germanan militarismon
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
Linio 39:
** [[1942]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] publike [[pendumo|pendumis]] en [[Wieluń]] 10 [[judoj]]n; gestapo [[murdo|murdis]] en [[Lublin]] 8 personojn suspektitajn pri [[konspiro|konspira]] agado; de [[Sovetunio]] alvenis sekrete pluaj membroj de iniciata grupo de Pola Laborista Partio (ĝis fino de la jaro 8 mil personoj membriĝis)
** [[Britio]] plu aeratakis [[Brest (Francio)|Brest]]; [[Usono]]: prezidento '''[[Franklin D. Roosevelt]] alparole al [[Usona Kongreso]] formulis principojn de la milita politiko - detruo de la germana [[militarismo]]'''
** [[1943]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en [[Radomsko]] ĉirkaŭ 260 kaj en [[Ujazd]] 18 judojn; policanoj murdis en Pałunki ([[distrikto Strzyżów]]) 9 personojn; [[ribelo de Zamość]]: partizanoj eksplodigis [[fervoja trako|fervojan trakon]] en [[distrikto Zamojski]] kaj taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] la alian inter [[Lublin]] kaj [[Łuków]]
** [[Heinrich Himmler]] ordonis aresti ĉiujn suspektitojn pri kunlaborado kun [[partizano]]j kaj deporti ilin al [[koncentrejo]]j en [[Aŭŝvico]] kaj [[Majdanek]]; [[Sovetunio]] dekretis pri enkonduko de novaj distingiloj por la [[Ruĝa Armeo]] - oni komencis uzi epoletojn
** [[1944]]: [[Germanoj]] ekzekutis en [[Varsovio]] 24 virinojn, en tio 11 judinojn, en [[Hrubieszów]] 47 enprizonigitojn, en Książ Wielki ([[distrikto Miechowski]]) 12 personojn pro [[nutraĵo|nutro]]-helpo de partizanoj, kaj en [[Ropczyce]] 5 [[ciganoj]]n; soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] batalis apud Żytno ([[distrikto Radomszczański]]) kontraŭ germanoj
** Ĉefministro Mikołajczyk diris per radio en [[Londono]]: ''En subtera Pollando ekzistas [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Ŝtato]] organizita sur ĉiuj niveloj kaj sektoroj de la [[ŝtato|ŝtata]] vivo, politika, [[militisto|militista]] kaj ekonomia. Plej superaj ŝtataj regopovoj agantaj ekstere je la nomo de tiu ĉi ŝtato, troviĝas en Londono''; dum [[ekstermejo|ekstermado]] de Czechy '''[[ukraino|ukrainaj]] policanoj pafmortigis aŭ vivbruligis 29 polojn''' - la kaŭzo estis helpo al partizanoj