Aŭtomata variablo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:07, 11 jan. 2019

En programlingvoj, aŭtomata variablo estas loka variablo kies vivdaŭro estas la sama, kiel la vivdaŭro de la regiono por kiu ĝi estas loka.

La memoron por aŭtomata variablo oni havigas en la stakkadro de ĝia regiono sur la plenumstako; tio ebligas realigi rekursiajn subprogramojn, tiel ke unu sama programa variablo povas samtempe ekzisti en pluraj generacioj (en pluraj stakkadroj).

En iuj programlingvoj (ekz‑e en Paskalo) la nocioj «aŭtomata variablo» kaj «loka variablo» koincidas: ĉiu loka variablo estas aŭtomata, kaj inverse. Tamen logike ili diferencas: «loka variablo» temas pri videblejo, «aŭtomata variablo» temas pri memoradministrado (vivdaŭro); tial jam en Algolo-60 (kie unue aperis la aŭtomataj variabloj) krom la lokaj variabloj aŭtomataj ekzistis la lokaj variabloj persistaj (angle own variables); simile en C, loka variablo povas esti statika variablo.

Vidu ankaŭ