Franko Luin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Luin.jpg|right]]
'''Franko LUIN''' ([[6-a de aprilo]] [[1941]] – [[15-a de septembro]] [[2005]]) estis [[grafikisto]] kaj pioniro de la [[Esperanto-movado]] en [[Interreto|interreta]] medio. Li estis konata desegnisto de [[tiparo]]j. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn [[retejo]]jn de la frua Interreto, kiel [[Esperanto.nu]] kaj la afiŝejon [[NUN]]. Li ankaŭ verkis la poemon "Spuroj de miaj paŝoj". Li prizorgis ankaŭ retan [[biblioteko|bibliotekon]] [[eLibrejo]].
 
Li estis [[slovenio|slovena]] civitano, kiu naskiĝis en [[Triesto]] ([[Italio]]), kie li apartenis al la slovenlingva malplimulto. Laŭ propra diro li naskiĝis je oliva dimanĉo (palma dimanĉo), do lia naskiĝdato devus esti la [[6-a de aprilo]]. Estis milito en Eŭropo kaj Triesto estis en unu el lokoj kiuj suferis pro la milito. Kiel infano li spertis ke oni forkondukis lian patron al koncentrejo kaj ke tiu revenis post la militofino. La gefratoj de la patro helpis al la familio donante manĝaĵojn dum tiu periodo.