Kongreso de Franca Kulturo en Florido: Malsamoj inter versioj

akademia asocio por la franca lingvo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Traduko el angla artikolo kaj el franca artikolo kun la sama nomo. Ĉi tio estas asocio akademia en Florido kiu organizas konkursojn ĉirkaŭ la kulturo franca. Kompleta, atendanta por relegi kaj revizio.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:28, 11 jan. 2019

Le Congrès de la culture française en Floride (angle The Congress of French Culture in Florida; esperante La Kongreso de Franca Kulturo en Florido), ankaŭ CCFF aŭ simple Le Congrès, estas akademia asocio kiu organizas ĉiujarajn konkursojn ĉe Orlando, Florido. Ĝi serĉas promocii kapablojn en kulturo kaj lingvo francaj inter mezlernejaj kaj malfrua-elementaj studentoj (angle middle schoolers) el ĉie en Florido[1].

La Kongreso de Franca Kulturo en Florido
Le Congrès de la culture française en Floride, Inc.
Lando  Usono
Celo promocii la kulturon kaj lingvon francajn
Fondintoj Lelia Alexander, Cornelia Burge, Doris McCleary
Fondiĝo 1952
Fondiĝloko Jacksonville, Florido
Elstaruloj Suzanne Carrell
Prezidanto Valerie Lecomte
Vicprezidanto Hannah Humphries
Ĝenerala sekretario Molly Ryan
Kasisto Marissa Tessier
Sidejo Orlando, Florido
Junulara organizaĵo Jes
Interretejo link
Notoj 1,500+ membroj
Lasta modifo 11 januaro 2019
vdr

Historio

La konkurso disvolviĝis ĉe Jacksonville, Florido dum la aŭtuno 1952 de tri instruistinoj de franca: Lelia Alexander de la Julia E. Landon High School (nuntempe Julia Landon College Preparatory and Leadership Development School), Cornelia Burge de la Duncan U. Fletcher High School, kaj Doris McCleary de la Andrew Jackson High School. La unua konkurso okazis en aprilo 1953 en la « Provençal House » ĉe Rollins College kaj revenis tien jare[2].

Suzanne Carrell

En 1962, Suzanne Carrell, profesorino de franca, faciligis translokiĝi la okazon al la Universitato de Jacksonville, kie ĝi restis dum kelkaj jaroj[2]. Suzanne Carrell, civitanino el Francio, estis tre laŭdata por sia plifortigo de la kulturaj ligoj inter Usono kaj Francio, precipe inter la ĝemelurboj de Jacksonville kaj Nantes[3]. Ekde sia kreo en 1980, la bourse Suzanne Carrell estas propetata al ĉiuj studentoj ĉeestanta la Congrès[2].

Kiel premio por ŝiaj klopodoj, la franca prezidanto Jacques Chirac dekretas al ŝi la Honoran Legion de Francio dum la kvindeka jaro de la Congrès (2002)[3]. Dum la sesdeka jaro (2012), Carrell estis dekorata ankaŭ kun la nacia Ordeno de Merito[4].

Post Jacksonville

Nune, la Congrès rekunvenas jare ĉe Orlando, Florido[2].

Celo

Ĉiuj partoprenantaj studentoj konkuras en diversaj defioj kiuj mezuras iliajn kapablojn en la franca lingvo same kiel en la franca kulturo. La defioj ampleksas la lecture (kompreno per legi), le discours (improviza oracio), la déclamation (poezio-deklamo), kaj le casse-tête (angle quiz bowl; esperante kvizo). Ĝenerale, la venkantoj ricevas conmemorativajn rubandojnplatojn (angle plaques). Cetere, tiuj kiuj montras—per skribi—sian intencon de daŭrigi siajn studojn de la Francio aŭ ĝia lingvo (speciale ĉe universitatokolegio) povas akiri stipendioj, kiel la bourse Suzanne Carrell.

La retejo de la asocio asertas ke la okazo permesas ke studentoj kunvenas aliajn francoamantojn kiu povas motivi ilin.

Referencoj

  1. Constitution & By-Laws, Revised 2017 (angle). Alirita 27 decembro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 About (angle). Weebly. Alirita 27 decembro 2018.
  3. 3,0 3,1 "Retired Professor Honored by French Legion of Honor", Jacksonville University Press Release Archive, Jacksonville University, 4 septembro 2002. Kontrolita 27 decembro 2018. (angle)
  4. "Consul General of France to award National Order of Merit to former JU Prof. Suzanne Carrell", Arlington News, FirstCoastNews.com, 14 September 2012. Kontrolita 27 decembro 2018. (angle)

Eksteraj ligoj