Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50:
 
===Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA) - 1929 ===
Intertempe fondiĝis grupoj en Grammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), [[Steyr]] (Wimmer), [[Braunau]] (Haselbauer), [[Siegmundsherberg]] (Scheuer), KatotikaKatolika Grupo en Vieno XVI (H. Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj la 6-an de januaro 1929 fondis novan landan organizon '''Aŭstria Esperanto-Asocio''' ('''AEA'''). Fondiĝis ankaŭ Ligo de Esperanto-amikoj kaj ankaŭ prop. gazeto "Weltsprache", sed baldaŭ malaperis ambaŭ.
 
30 julio - 2 aŭg. 1929 estis grava antaŭkongreso en Vieno, kun malfermo de [[Internacia Esperanto-Muzeo]], kies fondo estas merito de Hugo Steiner, la ĉefa gvidanto de la Aŭstra Esperanto-movado. La 31 julio la prez. de la respubliko, [[Wilhelm Miklas]], akceptis la reprezentantojn de la diversaj landoj en aŭdiencio. Sekvis akcepto en la Urbodomo kaj poste malfermo de Internacia Esperanto-Muzeo. Okaze de la malfermo Steiner eldonis ilustritan gvidlibron pri Vieno kaj samjare strateto en Vieno laŭ la klopodoj de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista ([[ALLE]]) estis nomata Zamenhof-strato.
Linio 58:
Vizitoj de konataj Esperanto-propagandistoj havis rimarkindan sukceson. [[Joseph R. Scherer]] el [[Los Angeles]] (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8 paroladojn en Vieno (1 per radio) kaj krome en Graz, [[Krems]], [[Linz]], [[Steyer]] ktp. Scherer estis akceptata de prezidanto Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz. La 5-an de aprilo 1932 pastro [[Andreo Cseh]] venis al Vieno kaj faris radio-paroladon, publikan prov-lecionon kaj per tio enkondukis la kursojn de la Morariu-geedzoj; la kursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan, Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Por certigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena Esperanto-Unio, kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez. fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka.
 
Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado. Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B. Selzer el Wien kaj Robert Kreuz el Ĝenevo atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan Esperanto-ekspozicion. Sur la programo de 1a Rotary-Mondkongreso, Vieno, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir Charles Mander, "Diskuto pri Esperanto". La demonstracio de Esperantistoj Warnier kaj Le Blanc ([[Parizo]]), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold ([[Dresdeno]]), Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner.
 
=== Agado inter katolikoj ===