Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56:
La organiza malpaco ne daŭris longe. 18 dec. 1930 sub prezido de [[Robert Kreuz]] ([[Ĝenevo]]) okazis en Vieno la reunuigo de la du partioj AED kaj AEA, kiuj de tiam laboras sub la nomo AEA. Ĉefkunveno de AEA estis aranĝita 28-29 jun. en [[Salzburg]], kune kun la 10-jara jubileo de la tiea grupo; ĉeestis ĉ. 100 Esperanistoj. En la ĝeneralkunveno de AEA 4 jun. 1933 Steiner estis elektata prezidanto, Frey kaj Pfeffer vicprez. kaj [[Nikolaus Hovorka]] ĝenerala sekretario.
 
Vizitoj de konataj Esperanto-propagandistoj havis rimarkindan sukceson. [[Joseph R. Scherer]] el [[Los Angeles]] (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8 paroladojn en Vieno (1 per radio) kaj krome en Graz, [[Krems]], [[Linz]], [[SteyerSteyr]] ktp. Scherer estis akceptata de prezidanto Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz. La 5-an de aprilo 1932 pastro [[Andreo Cseh]] venis al Vieno kaj faris radio-paroladon, publikan prov-lecionon kaj per tio enkondukis la kursojn de la Morariu-geedzoj; la kursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan, Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Por certigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena Esperanto-Unio, kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez. fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka.
 
Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado. Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B. Selzer el Wien kaj Robert Kreuz el Ĝenevo atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan Esperanto-ekspozicion. Sur la programo de 1a Rotary-Mondkongreso, Vieno, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir Charles Mander, "Diskuto pri Esperanto". La demonstracio de Esperantistoj Warnier kaj Le Blanc ([[Parizo]]), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold ([[Dresdeno]]), Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner.