La Ora Pozidono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
==Enhavo==
{{Intrigo}}
En etoso de marborda feriurbo bulgara, la junulo Emil ripozas somerferie kaj konas geedzojn, nome Leo kaj Klara, kiuj gastigas francan junulinon, kiun Leo konis danke al Esperanto. Ankaŭ la interkonatiĝo de ili kun la ĉef-[[rolulo]] ŝuldiĝas al Esperanto ĉar li povis kompreni kion ili estis dirante kiam ili ankoraŭ ne scis, ke ankaŭ li scipovas esperanton, kaj poste la aliaj surprizas pro tio. Krome Esperanto ludas alian gravan rolon ĉar kvankam kun la eksteraj rolantoj oni uzas la bulgaran, la kvar ĉefaj [[rolulo]]j uzas inter si Esperanton precipe kiam ili deziras ne esti komprenataj de la aliuloj (normaluloj); fakte same kiel okazas en ĝeneralaj cirkonstancoj ĉe esperantistoj.
 
Krom la natura allogo kiun la bela francino Adèle, kiu same allogas sian korespondanton Leo, tuj montriĝas la fortan karakteron de Klara kiu ne multe kontentas pri la sentoj de ŝia edzo. Emil dekomence ne kuraĝas klopodi konkeri sian amatan Adèle, dum ŝi interesiĝas pri la karaktero kaj sentoj de Klara, kiu estas multe pli aĝa ol li. Leo iĝas kvazaŭ duobla rivalo, krom ke lia troa entuziasmo por Esperanto iom ĝenas la junulon. Kiam finfine Emil forte sentas amdeziron al la franca junulino, li terurigite rimarkas, ke ŝi kaj Leo estas geamantoj. Sinsekve kaj rapide Emil konatiĝas kun junulo kiu serĉas enmare orajn restaĵojn de legenda iama monumento Ora Pozidono, Klara konfesas al Emi ke ŝi konas la rilaton de sia edzo kun lia gastino kaj okazas la mara festo de la Ora Pozidono. Post tiu la abandonita Klara renkontas kun Emil, ambaŭ kisas sin unu la alian, kaj ŝi malaperas naĝe enmaren, kompreneble suicide.
 
{{Intrigofino}}
==Analizo==
La verko dividita en 11 ĉapitroj uzas facilan lingvonivelon kaj antaŭenigas la historion flue kaj sekvante tradician rakontoritmon. La novelo miksas sintenon de [[formadromano]] (sentoj de junulo, kiuj ĵus finis studadon kaj tuj eniros en miltservon, sentas unuajn amdezirojn) kun romantika vivo de la bedaŭrinda Klara. Esperanto estis la elemnto kiu komplikis ŝian vivon.
Linio 21 ⟶ 20:
[[Kategorio:Verkoj el la originala esperantlingva literaturo]]
[[Kategorio:Antverpena Fikcio-libraro]]
[[Kategorio:Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
[[Kategorio:Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet]]
[[Kategorio:Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]]
[[Kategorio:Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio]]