Belorusa Popola Respubliko: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 2 jaroj
situitajn → situantajn (situi ne havas pasivon)
(kompletigo laux pola vikipedio)
(situitajn → situantajn (situi ne havas pasivon))
 
==Rilatoj kun Pollando==
Marte 1919 dum la [[pola-bolŝevika milito]] polaj armeoj konkeris, situitajnsituantajn okcidente de la nuna teritorio de [[Belorusio]], [[Slonim]] kaj [[Pinsk]], aprile pli orientajn [[Lida]], [[Navahrudak|Nowogródek]], [[Baranaviĉi|Baranowicze]] kaj [[Vilno]]. Poste [[Józef Piłsudski]] eldonis la 22-an de aprilo 1919 alvokon al loĝantoj de estinta [[Grandprinclando Litovio]], deklarante la [[rajto de memdetermino|rajton de memdetermino]] al ĉiuj [[nacieco]]j de la [[dispartigoj de Pollando|antaŭdispartiga]] [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]]. Inter majo-aŭgusto 1919 ĉefministro de BPR en [[ekzilo]] Anton Luckeviĉ renkontiĝis en [[Parizo]] kun pola ĉefministro [[Ignacy Jan Paderewski]]. Dum kunsidoj oni priparolis la problemon de polaj-belorusaj rilatoj kaj interkonsentis projekton de federacia pakto de ambaŭla du [[ŝtato]]j, kiuj havus komunan eksterlandan politikon kaj komunan komandantaron de [[armitaj fortoj]]. La 8-an de aŭgusto pola armeo konkeris [[Minsk]], septembre aneksis linion Lubań — [[Barisaŭ|Borysów]] — [[Polock|Połock]] — [[Daugavpils|Dyneburg]]. Pligranda parto de belorusaj teritorioj ektroviĝis sub la pola kontrolo. Septembre Luckeviĉ kelkfoje renkontiĝis en [[Varsovio]] kun Józef Piłsudski, rezulte de tio Civila Estraro de Orientaj Teroj postulis malfondi Konsilion de BPR kaj Luckeviĉ estis internigita de polaj regopovoj. Sed tamen poste oni decidis en [[Minsk]] kunvoki kunsidon de la Konsilio de BPR cele de prilaboro de la plano krei polan-belorusan [[alianco]]n. Oktobre Luckeviĉ anoncis, ke la [[pakto]]j kun Pollando povas kontribui al konservo de [[sendependeco]] flanke de Belorusio kaj pligrandigi la teritorion ĝis [[Smolensk]]. La 12-an de novembro 1919 dum la kunsido de la BPR-Konsilio la plimulto de partopenantoj kontraŭstaris al la planoj de Luckeviĉ. La 13-an de decembro 1919 Belorusa Partio de Socialistoj-Revoluciistoj kaj Belorusa Partio de Socialistoj-Federaciistoj anoncis [[mocio de demisio|mocion de demisio]] kontraŭ Luckeviĉ, kiu rezulte de tio demisiis. Kune kun siaj adeptoj folasis la kunvenon kaj fondis Superan Konsilion de BPR fronte de Ivan Serada. Partoprenantoj de la kunveno kreis Popolan Konsilion de BPR fronte de Pjotr Kreĉeuski kaj novan [[registaro]]n kun Vaclaus Lastouski. Post komenco de pola-soveta traktado en [[Minsk]] aŭtune 1920 la registaro de Lastouski la 11-an de novembro 1920 subskribis en [[Kovno]] kun regopovoj de [[Litovio]] sekretan pakton pri politika-ekonomia kunlaboro pri kreo kun interkompreno kun la nacioj de [[Orientaj Limregionoj|orienta Pollando]] (antaŭ ĉio [[ukrainoj]]) unu [[kontraŭpolismo|kontraŭpolan]] fronton.
 
==Vidu ankaŭ==
4 973

redaktoj