Rikardo la 1-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ambaŭ → la du; „ambaŭ“ signifas „ĉiuj du“
Linio 62:
Li estis la filo de la reĝo Henriko la 2-a, unua de la dinastio Anjou Plantagenet, kaj de Eleonoro de Akvitanio, rimarkinda en sia epoko kaj pro energia personeco kaj pro sia eksterordinara intelekta preparo.<ref> La kerno de tiu biografio venas de Nicolás Brihuega, "Ricardo Corazón de León. El caballero de la tercera cruzada", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, paĝo 63-71.</ref> Rikardo naskiĝis en [[Oksfordo]] en 1157 kaj okupis la tronon dum dek jaroj (1189-1199), hegemonie super etendaj teritorioj, nome la regno de [[Anglio]] unuflanke, sed ankaŭ nombraj graflandoj kaj duklandoj kiel senjorlandoj el Francio, nome Anjou, Tureno, Maine, Normandio, Bretonio, Akvitanio, Poitou, Aŭvernio, kaj Armagnako. Kiam li estis nur 3jaraĝa pro la politikaj interesoj de sia patro li estis edzopromesita al Alicio, filino de la reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko la 7-a]], kaj 12jaraĝa li devis ĵuri antaŭ sia bopatro kiel reganto de la duklando de Akvitanio, patrina posedo. Kiam li estis 16jaraĝa estris ribelon kontraŭ sia patro; post unu jaro li estis pardonita. Poste li dediĉis sin al la regado de la duklando de Akvitanio.
 
Tiam li konis la filon de Ludoviko la 7-a, nome Filipo, preskaŭ samaĝa, kaj de tiam ambaŭla du estis amikegoj, aŭ laŭ kelkaj opinioj eĉ amantoj. Kiam lia patro, ĵaluza pro la sukcesa regado de Rikardo en Akvitanio devigis tiun ĉi redoni la duklandon al sia patrino, Rikardo (tiam 28jaraĝa) serĉis rifuĝon ĉe sia amiko jam reĝo [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo la 2-a]]. Post tri jaroj li ĵuris fidelecon al la franca reĝo, kiel senjoro de francaj teritorioj.
 
Septembre de 1189, spite malemon de sia patro la eksa reĝo, jam mortinta, Rikardo ekreĝis en Anglio kiam li estis 32jaraĝa. La patrino apogis lin kontraŭ la alia pretendanto, nome [[Johano (Anglio)|Johano sen Tero]], frato de Rikardo. Kronigo okazis en Westminster solenege kaj omaĝante la antaŭdirojn de la legendaro artura kaj pri [[Merlino]] la magiisto. Johano profitis foreston de Rikardo, tiam en Mezoriento, por okupi la anglan tronon. Rivaleco interfrata preskaŭ kaŭzis enlandan militon, sed Rikardo pardonis sian fraton kaj eĉ donis al li diversajn teritoriojn en Normandio kaj Anglio.
 
=== Tria krucmilito ===
Tamen Rikardo denove sopiris por milito kontraŭ islamanoj en Palestino. Li kreis novajn impostojn, vendis posedaĵojn kaj kolektis monon por la entrepreno. La [[tria krucmilito]] estis organizita de Rikardo, lia intima amiko la franca reĝo Filipo kaj [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko]], imperiestro de la [[rom-germana sankta imperio]]. Rikardo iris el Anglio al Francio decembre de 1189, fidinte la regadon al sia patrino kaj al Vilhelmo de Longchamp, grafo de Poitiers. Kuniĝinte kun Filipo, ili daŭrigis sian amikecon, kaj nur aŭguste de la venonta jaro, Rikardo enŝipiĝis en Marsejlo. AmbaŭLa du rekuniĝis denove en Sicilio kaj post la vintro (duonjara prokrasto) Rikardo ebandonis italajn terojn aprile de 1191. Tiam la du amikoj ne estis tiaj. Rikardo malakceptis edziĝi al la filino de Filipo, kaj male akceptis la filinon de [[Sanĉo la 6-a (Navaro)|Sanĉo la 6-a]] de [[Navaro]], nome [[Berengela de Navaro]], kun kiu li edziĝis en Kipro, kionkiun li konkeris intence survoje al Palestino. Ĉiukaze klare virinoj ne interesiĝisinteresis al RikardoRikardon, nur reĝinoj pro politikaj interesoj, kaj ŝajne ne okazis seksa plenumo: certe ne estis filo.
 
Pri milito la krucmilitistoj venkis super la islamanoj en [[Akro|Sankta Johano de Akro]] kaj post tio la franca reĝo malamike abandonis sian armeon al estro de Rikardo, kiu siavice venkis denove en [[Askalono]] kaj [[Jafo]]. La rivaleco inter li kaj la islama estro Saladino estis admiro por ambaŭ luktoflankoj. Sed la kristanoj ne rekonkeris Jerusalemon, celo de la krucmilito, ĉar la aliancanoj ne bone akceptis la tiranecan estremon de Rikardo. Tiele konservinte nur mallarĝan kristanan regnon ĉe Jaffo, Rikardo revenis, ne trasmaresurmare, kiel estus logike, sed tratere kaj vestita kiel senhelpa komercisto. Nova amdeziro ŝajne estis la tialo.
 
=== Reveno ===
La celo de liaj amdeziroj estis tiam la filo de la duko Leopoldo el Aŭstrio, kiu estis estinta kun li en Palestino. Ŝajne Rikardo ŝteliris al la ĉambro de sia amato. La patro estis avertita, surprizis ilin, vipfrapadis kaj enkarcerigis ilin ambaŭ. Post unu jaro de mallibereco, kaj paginte altan monsumon kiel elaĉetoelaĉeton (helpe de liasia edzino Berengela), Rikardo povis reveni al Anglio, kaj post du monatoj denove al siaj francaj teritorioj (milite kontraŭ sia iama amiko la reĝo Filipo), kie li estis vundita dum sieĝo al Châlon; li mortis la [[6an de aprilo]] de [[1199]], 42jaraĝa42-jaraĝa.
 
== Sukcedoj ==