15-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
→‎Eventoj: 1944-kompletigo
Linio 42:
** [[1943]]: '''De malliberejo en [[Sieradz]] foriris transporto de 528 personoj al koncentrejo [[Aŭŝvico]]'''; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en [[Zakliczyn]] 5 judojn; laboroficejo en [[Lublin]] komencis varbi 180 personojn al laboro en [[Finnlando|finna]] [[arbara mastrumado]]; 100-persona taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo [[Hrubieszów]] batalis en Uchanie ([[Distrikto Hrubieszowski]]) kun germanaj [[ĝendarmo]]j kaj [[ukrainoj|ukraina]] polico - pereis ĉ. 20 germanoj kaj policanoj
** Konsilio de Popolaj Komisaroj en [[Sovetunio]] decidis pri transpreno flanke de soveta administrado ĉiujn polajn flegejojn, subigitajn al pola [[ambasadejo]]; '''en [[Usono]] oni malfermis [[Pentagono (Usono)|Pentagonon]]'''; [[Svedio]]: germanoj anoncis blokadon de [[akva transporto]] de [[Göteborg]]; [[trupo (armeo)|trupoj]] de [[Don (rivero)|Dona]] Fronto rompis germanan defendon kaj devigis malamikon retiriĝi direkte de [[Stalingrado]]
** [[1944]] [[Volinia masakro]]: '''taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo]] masakris kadre de sia [[etna purigado]] 55 loĝantojn de pola vilaĝo Markova''' ([[Ternopila provinco]]); '''la 27-a Volinia [[Divizio]] de [[Infanterio]] komencis en [[Volinio]] [[Operaco Tempesto|operacon Tempesto]]'''; Komandanto de [[Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando|Naciaj Armitaj Fortoj]] kolonelo Tadeusz Kurcyusz ordone al soldatoj konstatis, ke eniranta en Pollandon [[Ruĝa Armeo|soveta armeo]] devas esti traktata kiel malamiko; regopovoj de ĜG kreis [[stabo]]n por organizi evakuon de germanoj; germanaj policanoj aŭ ĝendarmoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Varsovio]] 20 personojn, en [[Przemyśl]] 20 polojn kaj aliloke 15 personojn; taĉmento de Kamparana Bataliono de la areo [[Olkusz]] frakasis brandofarejon en Siedlisko kunprenante 5 mil [[litro]]jn da [[etanolo]] kaj verŝinte al [[kloako (kanalo)|kloako]] plurajn milojn kun detruo de maŝinaro
** '''De koncentrejo en Dor foriris transporto de ĉirkaŭ mil enprizonigitoj, en tio poloj, al koncentrejo [[Majdanek]]''' - dum vojaĝo parto de malliberigitoj mortis pro manko de kuracista helpo aŭ [[nutraĵo]]; armeoj de 1-a Ukraina Fronto finis operacon [[Ĵitomir]]-Berdyczów (komencitan la 24-an de decembro 1943); Itala Fronto: usona 2-a [[korpuso (armeo)|Korpuso]] sekurigis lokon apud [[Napolo]] kaj alpaŝis apud [[Cassino]]
** [[1945]]: [[Kielce]] liberiĝis de germana [[okupacio|okupado]] post [[tanko|tanka]] batalo inter sovetoj kaj germanoj, kune kun aliaj urboj: [[Grójec]], [[Koniecpol]], [[Nowy Dwór Mazowiecki]] kaj [[Słomniki]]; '''la lasta germana [[ekzekuto]] en [[Krakovo]] de 79 personoj''', kaj en Dębowiec germanoj murdis 11; ĉefo de [[vesto|vesta]] [[magazeno]] en koncentrejo [[Aŭŝvico]] raportis, ke de la 1-a de decembro 1944 ĝis la 15-a de januaro 1945 oni forveturigis de ĝi al [[Nazia Germanio]] 99 922 kompletojn da [[infano|infanaj]] vestoj kaj [[subvesto]]j, 192 652 [[virino|virinajn]] kompletojn kaj 222 264 [[viro|virajn]] kompletojn - ili restis post [[murdo|murditaj]] enprizonigitoj; en la nuna [[Ternopila provinco]] nokte de la 15-a/16-a de januaro '''taĉmentoj de [[Ukraina Ribela Armeo]] kruele murdis polajn vilaĝanojn''' en Błyszczanka (60-68 murditaj) kaj Latacz (74-90 murditaj, 60 vunditaj) per uzo de [[hakilo]]j kaj tranĉiloj, al forkurantoj pafis
** Pola ĉefministro en [[ekzilo]] diris, ke ''Neniu pola [[registaro]] akceptos altruditajn al ĝi unuflanke [[landlimo]]jn nek formojn de regado''; en svisa [[Friburgo]] komencis aperi [[pola|pollingva]] konservativa revuo "Pod Prąd" (Kontraŭ la Ĉeffluo)