17-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
→‎Eventoj: 1944-kompletigo
Linio 40:
** [[1943]]: '''[[Ordnungspolizei|Germana polico]] forveturigis de malliberejo [[Pawiak]] en [[Varsovio]] ĉirkaŭ 1800 personojn al [[koncentrejo]] [[Majdanek]]'''; [[Pola Enlanda Armeo]] forvojigis 5 [[trajno]]jn laŭ linio [[Radom]] - [[Dęblin]] - [[Łuków]] - [[Terespol]]; grupoj de Popola Armeo [[atenco|atencis]] en [[Varsovio]] kontraŭ 4 [[kinejo]]j por germanoj
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: ĉe norda sektoro de Kalinina Fronto estis likvidita germana [[garnizono]], ĉirkaŭita en [[Velikije Luki]]; meze de [[Voroneĵ|Voroneĵa]] Fronto fermiĝis ringo ĉirkaŭ germana 24-a Kirasita Korpuso kaj itala Apla Korpuso; [[Norda Kaŭkazio]]: liberigo de [[Ĉerkessk]]; Bomba Korpuso de [[reĝa aerarmeo]] laŭvican tagon atakis [[Berlino]]n
** [[1944]]: '''Germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en kelkaj lokoj 112 personojn alveturigitajn de [[malliberejo]] en la [[Kastelo de Lublin]]'''; de [[Varsovio]] foriris transporto kun 75 personoj al koncentrejo [[Gross-Rosen]]; brigadoj de [[Pola Enlanda Armeo]] frakasis litovan gardejon kun detruo de dokumentoj en komunumo de [[Vilnius (subdistrikto)|Vilnius]] kaj taĉmento frakasis [[malliberejo]]n en [[Lida]] liberigante 70 arestitojn
** '''Plurmonata [[Batalo de Monte Cassino]] komenciĝis''' - gajnita de pola armeestro [[Władysław Anders]]; [[Usona Sekretario de Ŝtato]] Cordell Hull proponis [[mediacio]]n en konflikto inter pola registaro en [[ekzilo]] kaj soveta registaro; fino de [[Kropivnicko|Kirovograda]] operaco (komencita la 4-an de januaro)
** [[1945]]: Kadre de la unua Belorusa Fronto '''[[Ruĝa Armeo]] kun taĉmentoj de la unua Armeo de Pola Soldataro eniris al [[ruino]]j de forlasita de germanoj [[Varsovio]]''' nombranta 162 mil loĝantojn, kion komunistoj priskribis kiel "liberigo" de la pola ĉefurbo organizante defiladon sur unusola traveturigebla strato; soveta armeo konkeris [[Częstochowa]], [[Ciechanów]], [[Jasło]], [[Gorlice]] kaj [[Zgierz]]; '''[[gestapo]] de Ciechanów [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Mława]] 364 polojn troviĝantajn en la loka malliberejo'''; germana polico pafmortigis en Żabików 10 membrojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; de [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] pro alproksimiĝo de [[Ruĝa Armeo]] malliberigitoj ekiris perpiede [[Nazia Germanio|Nazian Germanion]] - '''la unua [[mortomarŝo]] komenciĝis, dumvoje pereis 9-15 miloj de personoj''', el inter pli ol 56 mil; nokte de la 17-a/18-a de januaro en polica [[malliberejo]] Radogoszcz '''en [[Lodzo]] germanoj komencis [[masakro]]n de enprizonigitoj kun bruligo de la loko - tuj antaŭ alveno de Ruĝa Armeo ili [[murdo|murdis]] 1500 malliberulojn'''; en [[Krakovo]] sur [[Vavelo]] okazis la lasta kunveno de germana registaro en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]], kiu translokiĝis al [[Opole]]; malfondo de Grizaj Taĉmentoj, [[konspiro|konspira]] organizaĵo de Asocio de Pola [[Skoltismo]], aganta de la 27-a de novembro 1939 sur teritorio de [[okupado|okupata]] Pollando, kiu en majo 1944 nombris pli ol 8 mil membroj dividitaj laŭ 3 aĝkategorioj
** Pola ĉefministro en [[ekzilo]] kune kun ministro sciigis [[Pola Partizana Ŝtato|Polan Subteran Ŝtaton]] ke la registaro kontraŭstaras malkaŝon al sovetaj regopovoj; '''[[Malaperigo]]: sveda diplomato [[Raoul Wallenberg]], kiu savis milojn da judoj de [[holokaŭsto]], estis arestita de sovetoj en [[Hungario]]''', kaj neniam publike vidata