Heredaĵo: Malsamoj inter versioj

12 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
e
La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en [[Đurđevac|Durdevac,]] je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la  Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto [[Josip Pleadin]]. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto<ref>[http://www.esperanto.hr/dec.htm Dokumenta esperanto-centro (eo)] - [http://www.esperanto.hr/dec.htm Dokumentacijski esperantski centar] (hr)</ref>. Sur la socia reto [[Ipernity]] troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la [http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/album Dokumenta Esperanto-Centro].
 
=== '''Litovio''' ===
La domo de la bopatro de [[L. L. Zamenhof|L.L. Zamenhof]] ([[Aleksandro Silbernik|Aleksandro Zilbernik]]) en strato L. Zamenhof nro 5 en [[Kaŭno|Kaŭnas]] ([[Kaŭno]]) estas la ĉefa [[Zamenhof/Esperanto-objekto|ZEO]] konserviĝinta ĝis la nuna tempo. Pro tiu kialo tiu domo troviĝas en la listo de kultura heredaĵo de Litovio pro sia historia signifo. A. Zilbernik estis riĉas entreprenisto kiu dum multaj jaroj financis la komencan periodon de Esperanto kaj ĝia movado<ref name=":2">Intervjuo kun Povilas Jegorovas, [[Esperanto (revuo)|Revuo Esperanto]], p. 156-158, 111-a jaro, n-ro 1326 (7-8), julio-aŭgusto 2018</ref>. En [[Veisiejai]], kie estis finpolurita la unua lernolibro de Esperanto, troviĝas ankaŭ unu el la plej imponaj monumentoj en la tuta mondo dediĉita al L. Zamenhof<ref name=":2" />.
 
Unu el la plaj grandaj kolekoj de esperantaĵoj troviĝas en la [[Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia]] (CDELI) ĉe Biblioteko de la Urbo [[La Chaux-de-Fonds]]. CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI<ref>''[http://cdf-bibliotheques.ne.ch/bvcf/patrimoine/archives-fonds-speciaux/archives-associations/Pages/cdeli-esperanto.aspx Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia]'' (CDELI) , Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.</ref>. Oficiala retejo de CDELI : [http://www.cdeli.org www.cdeli.org]
 
=== '''Tutmonde''' ===
Ankaŭ pere de ciferecaj kolektoj eblaj konservi la esperantan heredaĵon kaj precipe faciligi la aliron.