Ponto de Karolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
Sur la ponto staras 30 statuoj, plejparte el la [[18-a jarcento]]. Sur maldekstra flanko, irante al Malá Strana (Malgranda Urbo): [[Sankta Ivo]], patrono de la juristoj (kopio de la originalo de M. Braun, 1711), [[Sankta Barbara]], [[sankta Margareta|Margareta]] kaj [[sankta Elizabeta|Elizabeta]] (F. M. Brokoff, 1707), la Dolora Di-Patrino (Em. Max, 1859), [[Sankta Jozefo]] (J. Max, 1854), [[Francisco Xavier|Sankta Francisko Ksavero]] (kopio de statuo de F. M. Brokoff, 1711), [[Sankta Kristoforo]] (E. Max, 1857), [[Sankta Francisko Borgia]] (F. M. Brokoff, 1710), [[Sankta Ludmila]] (verkejo de M. Braun, ĉ. 1720), [[Sankta Francisko Serafa]] (Em. Max, 1855), [[Sankta Vincenco de Ferrara]] kaj [[Sankta Prokopo]] (F. M. Brokoff, 1712) - (sub la grupo sur la pontpilastro staras statuo de Bruncvík el la jaro 1884 surloke de multe pli malnova originalo, kies superan parton forpafis la Svedoj en 1848), [[Sankta Nikolao de Tolentin]] (J. B. Kohl, 1708), Sankta Luitgarda (M. B. Braun, 1710), [[Sankta Adalberto]] (M. J. Brokoff, 1709), [[Sankta Johano de Matha]], Sankta Felikso de Valois kaj Sankta Ivano (F. M. Brokoff, 1714), [[Sankta Venceslao]] (J. Böhm, 1858).
 
La dekstra flanko, irante de la Malnova Urbo: Sankta Virgulino kun Sankta Bernardo (M. V. Jäckel, 1709), Sankta Virgulino kun Sankta Dominiko kaj [[Tomaso de Akvino|Sankta Tomaso de Akvino]] (M. V. Jäckel, 1708), la Krucifikso (Kalvario) (la korpo de Kristo el 1657, la statuoj de Em. Max el la jaro 1861), [[Sankta Anna]] (M. V. Jäckel, 1707), [[Cirilo kaj Metodo|Sanktaj Cirilo kaj Metodo]] (K. Dvořák, 1928), [[Sankta Johano Baptisto]] (J. Max, 1857), Sankta Norberto, [[Sankta Venceslao]] kaj [[Sankta Sigismundo]] (J. Max, 1853), [[Johano Nepomuka|Sankta Johano Nepomuka]] (la plej malnova statuo de la ponto, laŭ modelo de Johano Brokoff, 1683), [[Sankta Antonio de PaduaPadovo]] (J. O. Mayer, 1707), Sankta Judaso Tadeo (J. O. Mayer, 1708), [[Sankta AugustinoAŭgusteno]] (J. B. Kohl, 1708), [[Sankta Gaetano]] (F. M. Brokoff, 1709), [[Sankta Filipo]] (M. B. Mandl, 1714), [[Sankta Vito]] (F. M. Brokoff, 1714), la Savinto kun Sankta Kosmo kaj Sankta Damiano (J. O. Mayer, 1709).
 
La simetriaĵon al la Malnovurba Pontoturo reprezentas du Malgrandurbaj Turoj, kunligataj per pordego el post la jaro [[1411]]. La pli malalta turo estas restaĵo de iama [[fortikaĵo]] de la romanika Judita-ponto, ekstere rekonstruita en [[1591]]. La pli alta, malfrugotika turo, devenas el la tempo ĉirkaŭ la jaro [[1464]].