Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (Rikardeto movis paĝon Librejo Butler al Biblioteko Butler anstataŭigante alidirektilon: Vera nomo)
==Kolektaro==
 
Krom la ĉefaprecipa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
 
Kiam la biblioteko translokiĝis al sia nuna (2011) sidejo, eblis simpligi tiujn aranĝojn: en aparta ĉambro kreiĝis la Arkivo Houghton, kiu konsistas el ĝenerala dokumenta arkivo, al kiu apartenas ankaŭ la muzikaĵoj kaj la pli grandaj fotoj, kaj el fotoarkivo, kiu malgraŭ sia nomo enhavas ankaŭ poŝtkartojn, bildkartojn, kaj similajn malgrandaĵojn.