Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
==Kolektaro==
 
Krom la precipa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
 
Linio 61 ⟶ 60:
Krom la libroj troviĝis ankaŭ 3 720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatoloj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kaj ne prunta, oni ne permesis la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝis multe da libroj el la fruaj jaroj de Esperanto, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadis.
 
(Laŭ ''[[British Esperantist]],'', 1931, paĝo 120; pli postaj informoj aperas en la retpaĝoj de la Biblioteko)
 
==Uzado==
 
La biblioteko enhavas multajn trezorojn en formo de manuskriptoj kaj libroj unikaj, kaj la plimulto de ĝiaj libroj estas ne plu aĉetebla. La librojn tial ne eblas pruntepreni; la biblioteko estas nur konsulta. Sed la tutan kolekton povas uzi ĉiu membro (de [[BEA]]) kaj ĉiu alia akceptebla persono deziranta surloke viziti ĝin. Multaj personoj vizitas, kaj ĝi estas konstante kaj ĉiutage uzata. Alvenas leteroj el ĉiuj mondpartoj kun informpetoj kaj multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekzemple la ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'') ŝuldas multon al ĝi.
 
Estas fakto ke, malgraŭ tiu regulo, ke la libroj ne estas prunteblaj, la librojn oni foje pruntedonis en escepta cirkonstanco.