Cent jaroj da soleco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La romano estis eldonita de la ''Editorial Sudamericana'' (Sudamerika Eldonejo) en [[Bonaero]], [[Argentino]] en [[1967]], komence je 8.000 ekzempleroj. Ĝis nun oni vendis pli ol 30 milionoj da ekzempleroj kaj la verko estis tradukita al 35 lingvoj, inkluzive al la [[Esperanto|esperanta]].
 
== ResumoIntrigo ==
{{intrigo}}
La romano rakontas la historion de la familio Buendía dum sep generacioj en la fikcia vilaĝo Macondo. La vilaĝo estis fondita de diversaj familioj kondukitaj tien de José Arcadio Buendía kaj Úrsula Iguarán, geedza paro de gekuzoj, kiuj geedziĝis plenaj je antaŭsentoj kaj timoj pro sia proksima parenceco kaj pro [[mito]] ekzistanta en la regiono, laŭ kiu ili povus naski idaron kun vosto de [[porko]]. Spite tion, ili naskis tri gefilojn: José Arcadio, Aureliano kaj Amaranta (nomoj kiuj ripetiĝos en la venontaj generacioj). José Arcadio Buendía, la fondinto, estas la persono kiu estras kaj priserĉas je la novaĵoj kiujn alportas la [[cigano]]j al la vilaĝo (speciale amikiĝante kun Melquíades, kiu mortos plurfoje kaj kiu estos baza por la destino de la familio), kaj finas sian vivon ligita al arbo ĝis kiam venas la fantomo de lia malamiko Prudencio Aguilar kun kiu li dialogas. Úrsula estas la [[Matriarkeco|matriarko]] de la familio, kiu vivas dum pli ol cent jaroj zorgante la familion kaj la hejmon.
Linio 24:
Aureliano memoras, ke tio estis antaŭdirita en la manuskriptoj de Melquíades kaj fine deĉifras la historion de la Buendía-familio por trovi je la fino de la legado, ke tiele finos sia propra historio kaj kun li, la historio de Macondo...
{{Intrigofino}}
 
== Kernaj temoj ==
=== Soleco ===