Alfred Edmund Brehm: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 8:
En printempo [[1844]] Alfred Brehm komencis lernadon ĉe konstruisto en [[Altenburg]]. Ĝis septembro [[1846]] li lernis la metion de mazonisto, krome li vizitis lernejon pri arto kaj metio. Fine de la sama jaro li ekstudis [[arkitekturo]]n en [[Dresdeno]]. Mallonge poste lia vivo radikale ŝanĝiĝis: La konata ornitologo [[Johann Wilhelm von Müller]] serĉis akompananton por ekskurso al [[Afriko]].
 
Kiel sekretario kaj helpanto de la barono von Müller li en [[1847]] komencis kvin-jaran vojaĝon tra [[Egiptio]], [[Sudano]] kaj [[Sinajo]]. Reveninte, li en [[1853]] ekstudis natursciencojn en [[Jena]], en [[1855]] li doktoriĝis. Kun sia frato [[Reinhold Brehm]] li ekde [[1856]] pasigis du jarojn en [[Hispanio]]. Poste li ekloĝis en [[Lepsiko]] kaj dediĉis sin ĉefe al la verkado. En la jaro [[1860]] li partoprenis ekspedicion al [[Norvegio]] kaj [[Laponio]].
 
En majo [[1861]] Brehm edziĝis al sia kuzino Mathilde Reiz. Kvin idoj naskiĝis al la paro. Lia vojaĝemo tamen ne ligis lin longan tempon al la hejmo. En [[1862]] li akceptis inviton de la duko Ernesto la 2-a de [[Saksio-Koburgo-Gotao (lando)|Saksio-Koburgo-Gotao]], akompani lin al [[Etiopio]]. Poste li plurfoje vojaĝis al [[Skandinavio]] kaj [[Siberio]].