Amálie Mánesová: Malsamoj inter versioj

ĉeĥa pentristino
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo - KOMPLETIGOTA !
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:55, 21 jan. 2019

Amálie Mánesová (naskiĝis la 21-an de januaro 1817 en Prago - mortis la 3-an de junio 1883 en Prago) estis ĉeĥa romantikisma pentristino-pejzaĝistino kaj artpedagogino.

Biografio

Ŝi naskiĝis en artista familio. Ŝia patro Antonín Mánes kaj pli junaj fratoj fratoj Quido kaj Josef estis pentristoj, la onklo Václav Mánes, kiu kunvivis kun ili, estis portempa direktoro de la praga figurarta konservatorio. Ĉar ankaŭ ŝi montris artan talenton, la pentradon instruis al ŝi, kvankam ne sisteme, ŝia patro. Unue Amálie volis okupiĝi pri figura kaj portreta pentroarto, sed la patro decidis, ke por virino pli konvenas specialiĝi pri pejzaĝoj.

Post la morto de la patro en 1843 plejparton de sia tempo kaj streboj ŝi dediĉis al instruado de riĉaj aristokratoj kaj al prizorĝo kaj materia subteno de siaj fratoj. En 1853 en la praga domo U Hábichů en la strato Spálená, kie ili loĝis (sur la loko, kie nuntempe troviĝas la teatro Studio Ypsilon) ŝi fondis propran privatan pentrolernejon por sinjorinoj kaj fraŭlinoj el urbanaj familioj. Inter ŝiaj studentinoj estis ankaŭ poste fama pentristino Zdenka Braunerová kaj Marie Riegerová, nepino de la elstara historiisto František Palacký.

Ŝi rifuzis oferton pri geedziĝo de la skulptisto Václav Levý kaj ĝis fino de sia vivo ŝi restis fraŭlino. Ŝi mortis subite pro kormalsano.

Verkaro

Amálie lernis pentri nur de sia patro kaj ne konis modernajn tendencojn en la pentroarto, do ŝiaj pejzaĝoj havas plejparte intiman romantikisman etoson. En ŝia prezento de la naturo evidentas senta rilato al la temo kaj kolora delikateco kaj ardo, elstaras klareco kaj pureco de la kolornuancoj kaj ilia kombino. En plenaero ŝi pentris kun siaj fratoj ne nur en la ĉirkaŭaĵo de Prago, sed ankaŭ en la montaro Krkonoše kaj en Bohemia paradizo. Ŝi realigis eksterlandajn vojaĝojn al Vieno, Dresdeno,Munkeno kaj Romo. La plej multaj el ŝiaj verkoj (ĉirkaŭ 50) estas posedataj de la posteuloj de ŝiaj lernantoj kaj daŭre vendataj en la aŭkcioj. Pluraj el ili estas ekspoziciataj en la Nacia Galerio en Prago. En ŝia epoko pri pentroarto povis okupiĝi plejparte nur riĉaj virinoj kaj nur hobie. Ĝis nun ŝi imponas kaj inspiras kiel virino kuraĝa kaj admirinde memstara, kapabla kaj entreprenema, kiu samtempe pretis oferi sian propran talenton por sia familio.

Eksteraj ligiloj