Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
La [[milito]] trafis fakte la tutan mondon – oni batalis en ĉiuj [[oceano]]j kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj [[kontinento]]j. La plej ampleksa majoritato de la landoj el la mondo — inklude ĉiujn el la grandaj potencoj — finfine formis du kontraŭajn militaliancojn: nome [[Aliancanoj]] kaj [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso]]. Okazis stato de totala milito, kiu rekte tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian, kaj sciencan kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. La Dua mondmilito estis [[Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj|la plej mortiga konflikto]] en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, plej el kiuj estis civiluloj en [[Sovetunio]] kaj [[Ĉinio]]. Ĝi inkludis [[masakro]]jn, la [[genocido]]n de la [[Holokaŭsto]], strategian bombardadon, intencitan amasmortigon per [[malsatego]] kaj [[malsano]]j, kaj la nuran uzon de [[atomarmilo]]j en milito.<ref>Gilbert 2001, p. 291.</ref><ref>James A. Tyner (3a de Marto 2009). War, Violence, and Population: Making the Body Count. The Guilford Press; 1a eldono. p. 49. ISBN 978-1-6062-3038-1.</ref><ref>Sommerville 2008, p. 5 (2011 ed.).</ref><ref>[http://www.bbc.co.uk/tyne/content/articles/2005/01/20/holocaust_memorial_other_victims_feature.shtml "BBC - Tyne - Roots - Non-Jewish Holocaust Victims: The 5,000,000 others".] www.bbc.co.uk. Alirita la 11a de Decembro 2018.</ref>
 
[[Japanio]], kiu celis domini en [[Azio]] kaj en [[Pacifiko]], [[Dua japana-ĉina milito|estis milite]] en [[Ĉinio]] jam ĉirkaŭ 1937,<ref>Barrett & Shyu 2001, p. 6.</ref><ref>Kvankam estis malfermaj bataloj inter Japanio kaj Ĉinio el 1937, neniu el la landoj formale deklaris militon al la alia ĝis post la [[atako al Pearl Harbor]] en 1941.</ref> kvankam neniu el la landoj estis deklarinta militon al la alia. La Dua mondmilito laŭ ĝenerala onidiro startis la 1an de Septembro 1939,<ref>Axelrod, Alan (2007) Encyclopedia of World War II, Volume 1. Infobase Publishing. pp. 659.</ref> pro la [[invado de Pollando]] fare de [[Nazia Germanio]] kaj sekvaj militdeklaroj kontraŭ Germanio fare de [[Francio]] kaj de [[Unuiĝinta Reĝlando]]. El la fino de 1939 al komenco de 1941, per serio de kampanjoj kaj traktatoj, Germanio konkeris aŭ ekkontrolis multon de kontinenta Eŭropo, kaj formis la [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Aksan aliancon]] kun [[Italio]] kaj [[Japanio]]. Laŭ la [[Pakto Ribbentrop-Molotov]] de Aŭgustoaŭgusto 1939, Germanio kaj [[Sovetunio]] dispartigis kaj aneksis teritoriojn de siaj eŭropaj najbaroj, nome [[Pollando]], [[Finlando]], [[Rumanio]] kaj la [[Baltaj ŝtatoj]]. Post la kampanjoj en Nordafriko kaj Orientafriko, kaj la [[Batalo de Francio|falo de Francio]] meze de 1940, la milito pluis ĉefe inter la potencoj de la Eŭropa Akso kaj la Brita Imperio. Sekvis la [[Balkana kampanjo]], la aera [[Batalo de Britio]], la [[Blitz]], kaj la longa [[Batalo de Atlantiko]]. La 22a de Juniojunio 1941, la potencoj de la Eŭropa Akso startigis la komencon de la [[invado de Sovetunio]], malfermante la plej grandan surteran militfronton de la historio. Tiu [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]] metis la Akson kaj ĉefe la germanan armeon ''[[Wehrmacht]]'', en militon de elĉerpigo. En Decembrodecembro 1941, Japanio lanĉis surprizan atakon kontraŭ Usono kaj la eŭropaj kolonioj en la [[Pacifika Oceano]]. Post tuja usona militdeklaro kontraŭ Japanio, subtenita de simila el Britio, la potencoj de la Eŭropa Akso tuj deklaris militon al Usono solidare kun sia Japana aliancano. Rapidaj Japanaj konkeroj en multo de Okcidenta Pacifiko sekvis, vidataj de multaj azianoj kiel liberigo el dominado fare de Okcidento kaj rezulte en la subteno de kelkaj armeoj el la venkitaj teritorioj.
 
La antaŭeniro de la Akso en la Pacifiko haltis en 1942 kiam Japanio malvenkis en la ŝlosila [[Batalo de Midway]]; poste, Germanio kaj Italio estis venkitaj en Nordafriko (El Alamein) kaj poste, decidige, je [[Batalo ĉe Stalingrado|Stalingrado]] en Sovetunio. Ŝlosilaj malfacilaĵoj en 1943, kiu inkludis serion de germanaj malvenkoj en la Orienta Fronto, nome la invadoj fare de Aliancanoj en Sicilion kaj Italion, kaj la venkoj de Aliancanoj en la Pacifiko, kostis al la Akso sian iniciatemon kaj devigis ilin en strategia retiriĝo al la frontoj. En 1944, la okcidentaj aliancanoj [[T-Tago|invadis la germani-okupitan Francion]], dum la Sovetunio reakiris teritoriajn perdojn kaj turniĝis al Germanio kaj ties aliancanoj. Dum 1944 kaj 1945 la Japanoj suferis gravajn malvenkojn en kontinenta Azio kaj en Sudcentra [[Ĉinio]] kaj [[Birmo]], dum la Aliancanoj kripligis la Japanan Ŝiparmeon kaj konkeris ŝlosilajn insulojn de Okcidenta Pacifiko.
 
La milito en Eŭropo konkludis per invado de Germanio fare de la Okcidentaj Aliancanoj kaj de Sovetunio, finante en la [[Batalo de Berlino|konkero de Berlino]] fare de sovetajsovetiaj trupoj, la [[memmortigo de Adolf Hitler]] kaj de la [[Kapitulaco de Germanio de majo 1945|Germania senkondiĉa kapitulaco]] la 8an de Majomajo 1945. Post la Potsdama Deklaro fare de Aliancanoj la 26an de Juliojulio 1945 kaj la malakcepto de Japanio kapitulaci sub tiuj terminoj, Usono faligis [[atombombo]]jn [[Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki|sur la japanaj urboj]] [[Hiroŝima]] kaj [[Nagasaki]] la 6an kaj 9an de Aŭgustoaŭgusto respektive. Per tuja invado de la japana insularo, la eblo de aldonaj atombombadoj, la sovetasovetia eniro en la milito kontraŭ Japanio kaj ties invado de Manĉurio, Japanio anoncis intencon kapitulaci la 15an de Aŭgustoaŭgusto 1945, kio firmigis totalan venkon en Azio por la Aliancanoj. La Aliancanoj organizis specialajn tribunalojn por juĝi militkrimojn kaj kontraŭ Germanojgermanoj kaj kontraŭ Japanojjapanoj.
 
La milito en multaj aspektoj ŝanĝis vidon al civilizita militado – dume ankoraŭ en la jaro [[1940]] civilizitaj ŝtatoj frunte kun [[Britio]] kaj [[Usono]] rifuzis bombardadon de urboj kiel barbaraĵon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efektiveco estis el armea vidpunkto tre disputebla. La duan mondmiliton akompanis teruraj [[krimo]]j kontraŭ la [[homaro]] – [[holokaŭsto]] ([[nazia Germanio]] kaj ties satelitoj), [[traktado]] kun militkaptitoj ([[nazia Germanio]], [[Sovetunio]], [[Japanio]], [[Ĉinio]]), [[genocido]] de subjugitaj nacioj ([[nazia Germanio]], [[Sovetunio]]). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj ([[nazia Germanio]], [[Sovetunio]], [[Britio]], [[Usono]]) inkluzive de uzo de [[atombombo]]j.
Linio 28:
Inter la sekvoj de la dua mondmilito estas hegemonio de [[Sovetunio]] kaj kreigo de du blokoj: la okcidenta bloko, kiu formiĝis en [[NATO]]n, kaj la orienta bloko, kiu enaspektiĝis en [[Varsovia Kontrakto|Varsovian kontrakton]], kreita de [[Sovetunio]] kaj ties satelitoj. Interrilatoj inter tiuj ĉi du blokoj estis tre streĉitaj kaj baldaŭ ili superkreskis en la t.n. [[Malvarma milito|malvarman militon]], kiu krom politikaj disputoj montriĝis ankaŭ en kelkaj armeaj konfliktoj ([[korea milito]], [[vjetnama milito]], [[araba-israela milito]] ktp.).
 
La Dua Mondmilito ŝanĝis la politikan liniigon kaj socian strukturon de la tuta mondo. La organizo de [[Unuiĝintaj Nacioj]] (UN) estis establita por helpi internacian kunlaboradon kaj eviti futurajn konfliktojn; la venkaj grandaj potencoj — Ĉinio, Francio, Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono — iĝis la permanentaj membroj de ties [[Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio pri Sekureco]].<ref>[https://unfoundation.org/what-we-do/issues/united-nations/the-un-security-council.html The UN Security Council], Alirita la 15an de Majomajo 2012</ref> Sovetunio kaj Usono aperis kiel rivalaj superpotencoj, preparante la terenon por la preskaŭ duonjarcenta [[Malvarma Milito]]. En la kunteksto de la eŭropa detruego, la influo de ties grandaj potencoj vanuis, preparante la pavimon por la [[Malkoloniigo de Afriko]] kaj de Azio. Plej landoj kies industrioj estis damaĝitaj moviĝis al ekonomia rekupero kaj etendo. Politika integrado, speciale en Eŭropo, aperis kiel klopodo por finigi iamajn malamikecojnj kaj krei komunan identecon.<ref>Herman Van Rompuy, President of the European Council; José Manuel Durão Barroso, President of the European Commission (10a de Decembro 2012). [https://www.nobelprize.org/prizes/peace/2012/eu/26124-european-union-eu-nobel-lecture-2012/ "From War to Peace: A European Tale".] Nobel Lecture by the European Union. Alirita la 12an de Decembro 2018.</ref>
 
== Antaŭa historio ==
Linio 39:
{{ĉefartikolo|Germanio|Adolf Hitler}}
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 102-13774, Adolf Hitler.jpg|dekstra|eta|190px]]
'''Germanio''' estis la plej signifa kaj la plej agresema eŭropa malkontentulo. Ties teritoriaj perdoj estis ampleksaj, Germanio estis parte diserigita kaj pro tio kaj pro antaŭa demografia ekspansiemo milionoj da germanoj troviĝis ekster en nove estiĝintaj "nenaturaj" (laŭ germana vidpunktvidpunkto) kaj "malfortaj" ŝtatoj sub superregado de aliaj nacioj. Germanoj sentis tion kiel maljustaĵon precipe en konekso kun tio, ke oni entute ne batalis en ilia teritorio. Plimulto de ordinaraj [[soldato]]j kaj malpli altaj [[oficiro]]j, samkiel ankaŭ loĝantoj, sentis sin trompita pro postmilita aranĝo, kiu estis por ili multe pli malbona, ol kiu en la tempo de kapitulaco promesis al ili prezidento [[Woodrow Wilson|Wilson]], kaj propre ili eĉ ne komprenis, kial estis necese kapitulaci. Ili ne komprenis absolutan senesperecon de sinteno de [[Centraj potencoj]] en la jaro [[1918]] kaj la rezulto de la milito estis por ili amara perfido, kiun enscenigis [[Interkonsento]] kaj la germana komandantaro. La grandega ekonomia krizo, kiu eksplodis en Germanio post la milito kaj gradiĝis dum ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj elportis al la potenco [[Adolf Hitler|Adolfon Hitleron]], karisman oratoron, kiu realiĝis per prirego de la ekonomia [[recesio]] kaj [[inflacio]] (eĉ kiam en multaj rilatoj sole per artefarita kaj dumtempa), tamen per agresema programo en rilato al eksterlando, kio estus redononta al Germanio ties grandecon.
 
Hitler vetis je [[naciismo]] kaj [[antisemitismo]], kiuj en la postmilitaj kondiĉoj ekabundis en Germanio. Lia programo eliris el rifuzo de la [[Versajlo|versajla]] sistemo. Sub lia gvidado Germanio ĉesis pagi riparojn, ĝi denove rearmigis la armeon komencante disvastigi ĝin, ĝi ekokupis la demilitarigitan [[Rejnlando]]n, ĝi realigis al Germanio [[Sarlando]]n. Ĝi senvuale komencis paroli pri kuniĝo kun [[Aŭstrio]] (kion ĝi en la jaro [[1938]] duone perforte realigis) kaj ĝi komencis vidigi teritoriajn pretendojn kontraŭ [[Ĉeĥoslovakio]] kaj realiginte ilin ankaŭ kontraŭ [[Pollando]]. Kun ĉiu paŝo de tiu ĉi plano, kiu estis akompanata per hontiga cedo elflanke de [[Francio]] kaj [[Britio]], kiuj jam ne plu rememorigis memkonsciajn venkintojn, la populareco kaj subteno de Hitler kreskis inter la popolo. Li tre scie eluzis dum tio disputojn kaj dolorajn vundojn inter siaj malamikoj, kiel estis la disputo pri [[Český Těšín|regiono Těšín]] inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. La definitivan konfidon kaj absolutan potencon li akiris en la jaro [[1939]], kiam senbatale kaj dum preskaŭ ridindaj protestoj de Francio kaj [[Granda Britio]] li finis disbaton de Ĉeĥoslovakio (laŭ kelkaj historiistoj tiel okazis jam je duonjaro pli antaŭe pro subskribo de [[Munkena interkonsento]]). Subtenata de [[Italio]], [[Hungario]] kaj pliaj satelitoj la kuraĝo de Hitler ankoraŭ kreskis kaj kiam li sukcesis interkonsenti pri divido de sfero de influo kun [[Iosif Stalin]] (vidu [[pakto Molotov-Ribbentrop]] kaj kun ĝi koneksantaj kontraktoj kaj aldonoj) kaj akiri per tio gravan aliancanon, la milito estis por li (Hitler) malfermita. La unua viktimo, kiu defendis sin, estis [[Pollando]].
Linio 51:
{{ĉefartikolo|Sovetunio|Iosif Stalin}}
 
La lasta '''granda malvenkinto''', kiu ne intencis repaciĝi kun limigo de sia potenco, estis '''Sovetunio'''. Sovetunio konsideris sin mem kiel la anoncanton kaj gvidanton de la [[komunismo|komunisma]] movado, kiu estis disvastiĝonta komune kun ĝi tra la tuta mondo. Jam en la jaro [[1920]] gvidantaro de rusaj bolŝevikoj kaj [[Ruĝa Armeo]] frunte kun [[Josif Stalin]] kaj [[Miĥail Tuĥaĉevskij]] planis konkeron de plimulto de Eŭropo, kiam ili intencis kunigi siajn fortojn kun ŝtormantaj komunistoj en [[Hungario]], [[Germanio]] kaj [[Francio]]. Estas malfacile diri, ĉu tio estis reala celo, nepre ĝi fariĝis senkaza en la momento, kiam poloj materiale subtenataj de la cetero de Eŭropo diserigis Tuĥaĉevskij-n en [[batalo ĉe Varsovio]] en [[1920]] (la t.n. [[Miraklo sur Vislo]]) kaj en sekvantaj monatoj ili venkis super Ruĝa Armeo en unu batalo post la alia, kiu tiam havis sian propran problemaron ene de la rusa lando. Kontraŭ Sovetunio stariĝis minaciga koalicio de [[Pollando]], [[Francio]], [[Britio]], nedemobiligitaj germanaj taĉmentoj, blankrusaj gvardioj, finnoj, [[Baltio|Baltaj ŝtatoj]] kaj [[Japanio]]. Montriĝis ja, ke [[Francio]] kaj [[Britio]] ne pensas la tutan aferon tute serioze, tamen eĉ tiel la rezulto estis, ke Sovetunio eĉ ne retenis la tutan teritorion de [[cara Rusio]], kies sekvanto ĝi konsideris sin. Ĝi perdis [[Finnlando]]n, [[Latvio]]n, [[Litovio]]n, [[Estonio]]n, parton de Pollando kaj al la laste nomita ĝi devis cedi signifajn partojn de [[BelarusioBelorusio]] kaj [[Ukrainio]]. Eĉ ne limo kun [[Rumanio]] evoluis laŭ ties imagoj.
 
[[Stalino]] de komence de la 30-aj jaroj persisteme konstruis armeon prepariĝante pri sia propra renaskigo de la imperio. Sed li estis singardema, evidente li timis, por ke la mondo ne kuniĝu kontraŭ li kiel en la dudekaj jaroj. Li intencis labori malrapide, iom post iom, unu celon prilabori post la alia. Por kovri sian dorson li komencis intertrakti kun diversaj ŝtatoj – [[Francio]], [[Britio]] kaj [[Germanio]]. Francoj iris renkonte al li, sed britoj reagis al ĉiuj proponoj prefere malvarme vidigante al Stalino, ke ili ne intencas garantii liajn teritoriajn postulojn. Stalino do decidiĝis interkonsenti kun Germanio, kiu tamen organizis kontraŭ li internaciajn koaliciojn (vidu [[Akso Berlino-Romo-Tokio]]), tamen kiel ĉiu diktatorema reĝimo ĝi kapablis siajn konceptojn kaj principajn sintenojn senprobleme superi, se temis pri profito. Fermo de Pakto pri neatakado kaj kun ĝi koneksantaj aldonoj kaj dokumentoj tiel ankaŭ al Sovetunio malligis manojn kaj ĝi komune kun sia nova aliancano prepariĝis por milito.
Linio 244:
Komence de la jaro [[1945]] la germana milita ekonomio kolapsis. Strategiaj flugatakoj de angl-usonaj flugfortoj havis ja karakterize pli limigitan falon al produktebloj mem, ol oni atendis (krom alia danke al amasa enkondukado de subteraj [[fabriko]]j), sed ties efiko por transporta infrastrukturo estis fatala kaj ankoraŭ pli signifa estis antaŭenpaŝo de aliancanaj armeoj, kiuj iom post iom senigis Germanion de fontoj de [[krudmaterialo]]j nemalhaveblaj en fabrikado. Tio montriĝis tamen per malkreskanta volumeno de produktado tamen per kvalito de produktaĵoj. La germana armeo estis jam evidente malfortigita kaj absolute ĝi ne kapablis priregi ĉiujn aldonitajn taskojn, kiujn Hitlero mem donis al ĝi absolute senrespekte al la realo. Armitaj ja estis ĉirkaŭ 7,5 milionoj da viroj, sed iliaj armilekipaĵaro kaj provizado estis absolute neadekvataj.
 
Nokte de la [[12-a de januaro|12-a]] al la [[13-a de januaro]] la sovetajsovetiaj soldataroj komencis ofensivon, dum kiu ili trarompis la germanajn poziciojn en regiono de [[Poznan]] antaŭenpaŝante ĉiutage je 60&nbsp;km. La [[31-an de januaro]] [[Ruĝa Armeo]] staris sur [[Odro]], kio estis proksimume nur je 70&nbsp;km for de [[Berlino]]. Spite al insistado de [[Stalino]], kiu deziris tujan atakon kontraŭ Berlino la soveta supera komandantaro koncentriĝis sekurigi alojn kaj komencis sturmon kontraŭ la forta germana grupiĝo en [[Pomerio]]. Daŭrigis bataloj en [[Orienta Prusio]] kaj en [[Hungario]]. Inter la [[4-a de februaro|4-a]] kaj la [[11-a de februaro]] okazis [[Konferenco de Jalto|konferenco en Jalto]], kun reprezentantoj de [[Sovetunio]], [[Usono]] kaj [[Unuiĝinta Reĝlando]]. La germanaj taĉmentoj komencis sian lastan pli signifan sturman operacon de la dua mondmilito la [[6-an de marto]] (vidu artikolon [[Operaco Printempa Vekiĝo]]), sed tiu baldaŭ frakasiĝis je dura rezisto de nombre kaj materiale multe pli bone situita Ruĝa Armeo kaj elĉerpis lastajn germanajn rezervojn. En la okcidenta batalfronto la usonaj soldataroj transpaŝis la [[7-an de marto]] [[1945]] ponton trans rivero [[Rejno]] ĉe [[Remageno]] kaj komencis antaŭenpaŝon en la internon de Germanio. La [[11-an de aprilo]] alvenis la 9-a usona armeo al [[Elbo (rivero)|Elbo]] kaj konstruis antaŭpontejon netutaj 80&nbsp;km de [[Berlino]].
 
La [[14-an de aprilo]] tute disfalis la germana batalfronto en [[Italio]]. La [[16-an de aprilo]] Ruĝa Armeo komencis sturmon, kies celo devis esti ĉirkaŭa manovro kaj la tuta ĉirkaŭado de Berlino. La unuaj sovetaj taĉmentoj alveturis en antaŭurbon de la germana ĉefurbo la [[24-an de aprilo]], je unu tago pli poste komencis [[batalo je Berlino|rekta sturmo kontraŭ Berlino]]. La [[30-an de aprilo]] [[1945]] [[Adolf Hitler]] [[Morto de Adolf Hitler|memmortigis sin]] kaj la [[2-an de majo]] la berlina garnizono kapitulacis. La [[6-an de majo]] [[1945]] la sovetaj soldataroj komencis [[Praga ofensivo|Pragan ofensivon]] kontraŭ la germanaj soldataroj sur la teritorio de [[Bohemio]]. [[Kapitulaco de Germanio de majo 1945|Kapitulacaj aktoj de Germanio]] estis subskribitaj la [[7-an de majo]] en [[Reims]] kaj la [[8-an de majo]] en [[Berlino]]. La lastaj bataloj en [[Eŭropo]] okazis sur la teritorio de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], kie koncentriĝis forta grupiĝo de la germanaj soldataroj kaj kie okazis [[Praga ribelo]], dum kio lastaj bataloj okazis ankoraŭ la [[11-an de majo]] [[1945]]. Julie okazis la [[Potsdama konferenco]] ĉe Berlino (vidu ankaŭ artikolon pri [[Potsdama Interkonsento]]).