Rezistmovado dum la Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Priskribo==
Inter la plej famaj rezistaj movadoj estis la Pola Rezisto, inkluzive de la [[Pola Enlanda Armeo]], partizanoj ''Leśni'', kaj la tuta [[Pola Partizana Ŝtato]]; la sovetiaj partizanoj, la itala ''Resistenza'' kondukita plejparte fare de la Itala Naciliberiga Komitato; la [[Franca rezistado]], la [[jugoslavaj partizanoj]], la Belga Rezisto, la Norvega Rezisto, la Greka Rezisto, la Nederlanda Rezisto kaj la [[Politika subpremado|persekutita opozicio]] en Germanio mem (ekzistis 16 ĉefaj rezistaj grupoj kaj almenaŭ 27 malsukcesaj provoj murdi Hitleron kun multaj pliaj planitaj): resume, tra tuta okupata Eŭropo.
 
Multaj landoj havis rezistajn movadojn dediĉitaj al kontraŭbatalado de la invadantoj de la [[Akso Berlino-Romo-Tokio]], kaj Germanio mem ankaŭ havis kontraŭ-nazian movadon. Kvankam [[Britio]] ne estis okupita dum la milito, la britoj faris kompleksajn preparojn por brita rezista movado. La ĉeforganizo estis kreita fare de la sekreta servo [[MI6]] (SIS, alinome MI6) kaj nun estas konata kiel ''Section VII''.<ref>Atkin, Malcolm (2015). Fighting Nazi Occupation: British Resistance 1939-1945. Barnsley: Pen and Sword. pp. Chapter 11. ISBN 978-1-47383-377-7.</ref> Krome ekzistis mallongperspektiva sekreta komandforto nomita la ''Helpaj Unuoj''.<ref>coleshillhouse.com [http://www.coleshillhouse.com/] Alirita la 122an de Julio 2016.</ref> Diversaj organizoj ankaŭ estis formitaj por establi eksterlandajn rezistoĉelojn aŭ subteni ekzistantajn rezistajn movadojn, kiel la brita ''Special Operations Executive'' kaj la usona ''Office of Strategic Services'' (Oficejo de Strategiaj Servoj) (la antaŭaĵo de la [[CIA]]).