Armand Jean du Plessis de Richelieu: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (+Bibliotekoj per AWB)
[[Dosiero:Richelieu, por Philippe de Champaigne (detalle).jpg|thumb|right|250px|Kardinalo RICHELIEU estis la franca ĉefministro ekde [[1624]] ĝis sia morto.]]
 
'''Armand Jean du Plessis de Richelieu''', aŭ '''Kardinalo Richelieu''', (naskiĝis la [[9-a de septembro|9-an de septembro]] [[1585]] - mortis la [[4-a de decembro|4-an de decembro]] [[1642]]) estis grava [[Francio|franca]] [[Katolikismo|kleriko]], [[nobelo]] kaj [[ŝtatestro]].
 
Konsekrita kiel [[episkopo]] en [[1607]], Richelieu poste dediĉis sin al [[politiko]] kaj fariĝis ministro en [[1616]]. Li rapide pligrandigis sian influon ambaŭ kaj en la [[Eklezio]] kaj en la [[ŝtato]] : Richelieu estis nomumita kiel [[kardinalo]] en [[1622]], kaj li fariĝis la [[ĉefministro]] de la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] en [[1624]]. La ĉiopova kardinalo konservis sian potencon ĝis sia morto en [[1642]], kaj li estis eĉ anstataŭigita de nova kardinalo, [[Jules Mazarin]].
 
La kardinalo Richelieu estis ofte kromnomita « Ĉefa Ministro » : li estas do kelkfoje rigarditarigardata kiel la unua efektiva [[ĉefministro]] en la mondo. Richelieu provis plifortigi la reĝan potencon per la submetiĝo de la plej tumultemaj senjoroj. La malgrandigo de la sendependeco de la franca [[nobelo|nobelaro]] kaŭzis samtempe fortan centralizon de Francio. Lia ĉefa diplomata celo estis la malfortigo de la [[Habsburgoj]] : kvankam Richelieu estis fervora [[Katolikismo|katoliko]], li ne hezitis trakti aliancojn kun [[Protestantismo|protestantaj]] estroj por la sukceso de tiu entrepreno. Lia epoko estis krome markita de la [[Tridekjara milito]], kiu koncernis la tutan [[Eŭropo]]n.
 
Richelieu estas ankaŭ fama pro sia subteno pride [[arto]], precipe kun la fondo de la [[Franca Akademio]], kiu devas trakti aferojn rilate al la [[franca lingvo]]. La kardinalo estis kelkfoje kromnomita « la ruĝa Eminenco » (''l'Éminence rouge''), pro la [[Ruĝo|ruĝa koloro]] de la kardinala vesto.
 
== Biografio kaj kunteksto ==
 
[[Dosiero:Kardinaal_de_Richelieu.jpg|thumb|right|240px|''Triobla portreto de la Kardinalo Richelieu'' de [[Philippe de Champaigne]], Londono, [[National Gallery]].]]
''Armand Jean du Plessis'' naskiĝis kiel filo de mezklasa familio en Parizo en 1585, meze de la epoko de la nomitaj religiaj militoj, Nomenome la reĝado de [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]] ne sukcesis regi la regnon, dividitadividitan inter la protestantoj de Enriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. Samjare kun la nasko de Armand Jean du Plessis, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de [[Nemours]] per kiu li nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finisfiniĝis pro la morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝosurtroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al [[katolikismo]]. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de [[Nantes]], per kiu oni permesis liberon al protestantoj.<ref>Por la tuta ĉapitro María de los Ángeles Pérez Samper, ''Richelieu, la pasión por el poder'', Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85 kaj por la ĉapitro paĝoj 82-91. </ref> La administra regado estis fidita al ministro Sully. La reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] estis edzo de Margarita de Valois, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al [[Maria de Mediĉo]], kiu naskis heredonton, LudovikoLudovikon, kaj aliajn filojn.
 
Dum tiuj jaroj la juna Armand ekiskomencis militistan karieron, sed post la morto de la plej aĝa frato, li ekiskomencis religian karieron por okupi la "familian" episkopecon de Luçon, kio okazis jam en 1606, kiam li estis nur 21jaraĝa. Por tio oni devis peti papan permeson. Poste studis iomete en la [[universitato Sorbono]] kaj en 1608 eniris solene en la episkopaepiskopan sidejosidejon. Li ankaŭ planis eniri en [[politiko]]n.
 
Tiam la reĝo, ĉirkaŭataĉirkaŭite de katolikaj potencoj ligatajligitaj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Medicis. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini: la deziro de la kardinalo alproksimiĝi al la kortego devis atendi. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] iĝis reĝo nur 14jaraĝa en [[Reims]] en [[1614]]. Post unu jaro li edziĝis en [[Bordozo]] al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a]]. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]], sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.
 
Komence de la regado de la juna reĝo oni kunvokis en 1614 la Ĝeneralajn Ŝtatojn, iela preskaŭ parlamento, kiu ne estis tre sukcesa, sed famas ĉar estis la lastaj antaŭ tiuj de [[1789]], komence de la [[Franca Revolucio]]. En tiuj la episkopo de Luçon sukcesis veki la atenton de la regentino kaj Concini. En 1616 li eniris la servon de la reĝino Ana de Aŭstrio kaj ricevis altegajn postenojn. Tiam ankoraŭ la iama reĝino kaj regentino ankoraŭ regis efektive kaj la vera reĝo juna Ludoviko ĵaluzis pro tio. Li mortigis la favoritojn de la regentino, nome Concini kaj Dosi kaj eĉ ekziligis sian patrinon al Blois. Armand devis retiriĝi al [[Avinjono]], ĉar ankaŭ li mem apartenis al la partio de la regentino. La reĝo fakte enpoviĝis kaj ŝanĝis de nove la franca politiko: li alvokis ministrojn de sia patro, inter kiuj ĉefe regis Luynes, pro kio multaj nobeloj alproksimiĝis al la regentino. En tiuj luktoj en 1621 mortis la polemika Luynes, kio malfermis la vojon al Armand, kiu ricevis favoron de la regentino (kardinaliĝis en [[1622]]) kaj de la reĝo, kiu igis lin reĝa konsilanto en 1624.
Krome Richelieu reformis la administradon, ekonomion, renovigis la mararmeon, protektis la Sorbonon, kreis la [[Franca Akademio|Francan Akademion]] kaj protektis la artojn. Tamen la malbona agrikultura produktado kaj la milito malbonigis la ekonomion. Francio estis kaŝe apoginte la potencojn malamikajn de Habsburgoj nome [[Svedio]] kaj [[Nederlando]] en la [[Tridekjara Milito]]. Post malvenko de svedoj en Nördlingen, en 1635 Richelieu eniris rekte en la milito kontraŭ Hispanio. Ĉefe li apogis katalunojn kaj portugalojn kontraŭ la centra kastilia monarkio kaj agadis sude kie konkeris la tiamajn katalunajn graflandojn [[Rusiljono]] kaj [[Cerdanjo]].
 
La situacio de la reĝino estis malforta ĉar ne naskis ankoraŭ heredonton, sed en 1638 naskiĝis filo, kiu estos poste [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]]. Krome la reĝino naskis ankaŭ alian princon, kaj kun la hereda afero solvita, ŝia influo kreskis. Dum la milito en 1642 la kardinalo mortiĝismortis kaj nur post kelkaj monatoj ankaŭ la reĝo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]]. Iom poste la franca armeo venkis super la hispanoj en Rocroy. La reĝino Ana de Aŭstrio funkciis kiel regentino kaj kiel ĉefministro alia kardinalo, nome [[Mazarin]], kiu sekvis la politikon markitan de Richelieu.
 
== Notoj ==
Sennoma uzanto