Nederlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis ligilon.
Linio 59:
Nederlando estis neŭtrala dum la [[1-a Mondmilito]], sed ĝia [[neŭtraleco]] estis rompita de [[Nazia Germanio]] kiam ĝi invadis Nederlandon en majo [[1940]] dum la [[Dua Mondmilito]]. La [[Batalo de Nederlando]] (nederlande ''Slag om Nederland'') estis parto de la (germane ''Fall Gelb''), nome la Germana invado de la [[Malaltaj Landoj]] ([[Belgio]], [[Luksemburgo (lando)|Luksemburgo]], kaj Nederlando) kaj [[Francio]]. La batalo finis tuj post la detruega bombardado de [[Roterdamo]] fare de la Germania ''[[Luftwaffe]]'' kaj la posta minaco fare de la Germanoj por bombadi aliajn grandajn nederlandajn urbojn se la nederlandaj trupoj malakceptis kapitulacon. La nederlanda generala stabanaro sciis ke ĝi ne povos haltigi la bombardadon kaj kapitulacis por eviti ke aliaj urboj suferu la saman destinon. Nederlando restis sub germana okupado ĝis 1945, kiam la lasta nederlanda teritorio estis liberigita. Dume okazis terura ekstermado de judoj (Vidu artikolon [[Historio de judoj en Nederlando#Holokaŭsto|Holokaŭsto]]).
 
La [[Nederlanda rezistado]] kontraŭ la nazia okupacio povas esti karakterizita kiel ne-violenta, kaj estis organizita de la [[Komunista Partio de Nederlando|Komunisma Partio]], eklezioj kaj sendependaj grupoj. Ĝis ĉirkaŭ 300 000 personoj estis kaŝitaj el germanaj aŭtoritatoj aŭtune de 1944, fare de ĉirkaŭ 60 000 al 200 000 sekretaj zorgantoj, kun tolero de ĉirkaŭ unu miliono de sciantoj, inklude kelkajn hazardajn individuojn inter germanaj okupaciantoj kaj militistoj. Nederlanda kontraŭspionado, enlanda sabotado kaj komunikretoj eventuale havigis ŝlosilajn subtenojn por la fortoj de [[Aliancanoj]], komence en 1944 kaj plue ĝis Nederlando estis komplete liberigita.
 
Nederlando liberiĝis en [[1945]]. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante [[Benelukso]]n, diversajn eŭropajn organizaĵojn, [[NATO]]-n kaj [[UN]]-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne povis malhelpi la [[Masakro de Srebrenico|masakron de Srebrenico]].