Helen Barrett Montgomery: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo surbaze de enwiki
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:33, 27 jan. 2019

Helen Barrett Montgomery (31-an de julio, 1861 - 19-an de oktobro 1934) estis usona socia reformisto, edukisto kaj verkisto, kaj religia gvidanto. En 1921 ŝi elektiĝis kiel la unua ina prezidanto de iu ajn nord-amerika kristana sekto, nome la Norda Baptista Kunveno. En 1893 ŝi helpis fondi unuon de la Eduka kaj Industria Unio de Virinoj en Rochester, Nov-Jorko, kaj funkciis kiel ĝia prezidanto ĝis 1911. En 1899 Montgomery estis la unua virino elektita al la estraro de la punlika lerneja distrikto de Rochester, la unua virino elektita al publika ofico en tiu urbo, 20 harojn antaŭ ol virinoj ekrajtis voĉdoni.

En 1917

Montgomery estis aktivisto por virinoj kaj eksterlandaj kristanaj misioj; en 1910-1911 ŝi kolektis unu milionon da dolaroj (egala al pli ol 20 milionoj da nuntempaj dolaroj) per sia trausona prelega itinero. Tiu monon ŝi donacis ĉefe por subteni altlernejojn por virinoj en Ĉinio. En 1921 kiel prezidanto de la Amerika Baptista Eksterlanda Misia Societo, ŝi donis siajn "Jubileajn" kontribuojn de pli ol 450,000 USD al la Nacia Baptista Konvencio. En 1924 ŝi estis la unua virino, kiu tradukis la Novan Testamenton en la anglan el la origina greka. Ŝi loĝis plejparte en Rochester, Nov-Jorkio, sed aktivis sur tutlandaj kaj internaciaj kampoj.