Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 bitokon aldonis, antaŭ 7 monatoj
[[Leopoldo la 3-a Sankta|Leopoldo la 3-a]] en [[1118]] detruis la komunumon (tiam latine nomatan "castrum ferreum", same kiel la tataroj en [[1241]]. Ĉirkaŭ la urbeto [[muro]]n oni konstruis en [[1371]]. Oni nomis ĝin [[kampurbo]] ''Sancti Martini'' kaj fortikaĵo konstruiĝis en [[1392]], kiun aŭstra [[princo]] [[Vilhelmo (Habsburgo)|Vilhelmo]] okupis en [[1405]]. La hungara [[reĝo]] [[Matiaso la 1-a (Hungario)|Matiaso]] rezignis pri la urbo por [[Frederiko la 3-a]] en [[1451]], sed en [[1482]] li okupis ĝin. [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)]] reokupis la urbon en [[1490]]. La urbo rehungariĝis en [[1622]] kaj en [[1648]] ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo. Incendioj okazis en [[1589]] kaj en [[1776]]. [[Emeriko Thököly]] okupis la urbon en [[1683]], en [[1704]] [[armeo]] de [[Francisko Rákóczi la 2-a]] malvenkis de [[Habsburgoj]].
 
En [[1910]] la urbo havis 3073 loĝantojn (2074 aŭstroj, 834 hungaroj, 101 [[kroatoj]]). Ĝis [[Traktato de Trianon]] ĝi apartenis al [[Sopron (historia departemento)|Sopron]], al la distrikto Kismarton, kies distriktejo ĝi estis, poste kiel Eisenstadt ĝi apartenis al Aŭstrio (escepte inter [[1938]]-[[1945]] al [[GermanaNazia RegnoGermanio]]).
 
Vidindaĵoj estas [[preĝejo]] kaj [[klostro]] el [[1629]], [[kastelo]] de Esterházy el [[1672]] kaj [[domo]] de [[Joseph Haydn]], li tie loĝis inter [[1766]]–[[1778]].