Francisco Franco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 94:
 
Kaj tio kondukas nin fine al generalo Franko. Serĉante pri la konektoj inter judismo kaj Esperanto en la publika bildo dum la unuaj periodoj de la diktaturo, mi trafis la plej influan kontraŭframasonan libron de la epoko. Temas pri kolekto de artikoloj publikigitaj en la oficiala falangista ĵurnalo sub la plumnomo “Jakim Boor”, kaj poste kolektitaj en 1952 en libro nomata simple “Masonería” (“Framasonaro”). Masonería de Jakim BoorLa artikoloj estis tre influaj, ĉar ili aperis plejofte frontpaĝe, sed ĉefe ĉar la aŭtoro estis generalo Franko mem. Tion sciis relative malgranda rondo, kvankam multaj aliaj suspektis, kaj estis konfirmite jam post lia morto, kiam la Fondaĵo kiu portas lian nomon (kaj kiu, nekompreneble, plu ekzistas nun kaj eĉ ricevas publikajn subvenciojn por konservi liajn privatajn kaj foje ne tiom privatajn paperojn) republikigis la libron sub lia vera nomo.
 
[[File:Franko finmortis!.jpg|thumb|Hispana Esperanta Federacio gratulis la diktatoron pro sia morto en la Novembra-Decembra bulteno de 1975]]
 
Franko flegis radikalan obsedon kontraŭ la framasonismo jam en la antaŭmilitaj jaroj. Iuj diras ke tio fontis el la fakto ke li mem estis petinta aliĝi al tiu grupo, kion rifuzis liaj militistaj kolegoj (interalie, laŭ iuj versioj, Julio Mangada), kvankam mi mem ne multe kredas tiun eksplikon. Aliaj kulpigas la rilaton al framasonaro de lia paĉjo, kun kiu li havis tre malbonajn rilatojn, kaj de lia frato, la famega radikala aviadisto Ramón Franco, kun kiu li fine repaciĝis. Probable plej influis tamen la influo de la framasonaro inter la militistoj, kaj la politikaj kunpuŝiĝoj ene de tiu sektoro. La rezulto ĉiukaze estas ke la nova reĝimo senkompate persekutis la framasonojn, eĉ per starigo de speciala tribunalo kontraŭ ĝi, kaj tute elradikigis tiun organizaĵon en la lando ĝis nuntempo.