Harold Alexander: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
Kampo-[[Marŝalo]] '''Harold Rupert Leofric George ALEXANDER''', 1a Grafo Alexander de Tunizo (10a de decembro 1891 – 16a de junio 1969) estis veterana [[oficiro]] de la [[Brita Armeo]] kiu servis elstare kaj en la [[Unua Mondmilito]] kaj en la [[Dua Mondmilito]] kaj, poste, kiel [[Ĝenerala Guberniestro de Kanado]], nome la 17a ekde la fondo de la [[Kanada Konfederacio]].
 
[[File:The Second World War- Personalities TR2696.jpg|thumb|maldekstre|Kampo-Marŝalo Sir Harold Alexander, kiel Suprema Aliancana Komandanto de la Mediteraneaj Fortoj, en sia stabanejo de la [[Reĝa Palaco de Kaserto]], Italio.]]
Alexander naskiĝis en [[Londono]], [[Anglio]], el aristokrataj gepatroj kaj estis edukitaj en [[Lernejo Harrow]] antaŭ la translokiĝo al la Reĝa Militlernejo, [[Sandhurst]], por trejnado kiel armeoficiro de la Irlandaj Gvardianoj. Li elstariĝis pere de sia servo en la Unua Mondmilito, ricevante nombrajn honorojn kaj ordenojn, kaj pluigis sian militistan karieron per diversaj britaj kampanjoj tra Eŭropo kaj Azio. En la Dua Mondmilito, Alexander superrigardis la finajn stadiojn de la evakuado de Aliancanoj el [[Dunkirko]] kaj poste tenis altrangajn batalkomandojn en [[Birmo]], [[Nordafriko]] kaj [[Italio]], inklude servon kiel ĉefkomandanto de [[Mezoriento]] kaj de la 18a Armegrupo en Tunizio. Li poste komandis la 15an Armegrupon por la [[Aliancana invado de Sicilio|konkero de Sicilio]] kaj denove en kontinenta Italio antaŭ ricevi sian marŝal-bastonon kaj iĝi Suprema Aliancana Komandanto en Mediteraneo.