Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 85:
Same kiel la [[faŝismo|faŝistoj]] en Eŭropo, Vargas eluzis tiujn ĉi timojn pri komunismo por pravigi [[diktatoreco|diktatorecan]] regadon. Sian modelon de "Nova Ŝtato" li realigis ekde [[1937]] laŭ la ekzemplo de samnoma sistemo sub Salazar en [[Portugalio]].
 
Tiu periodo estis [[diktatoreco|diktaturo]], en kiu la prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj registarestro sed ankaŭ plej supera leĝdonato kaj plej supera juĝisto. Tamen tiutempe Brazilo ne aliĝis al la potenco de la [[Akso Romo-Berlino-Tokio]] de la [[Dua Mondmilito]] kiel faris aliaj diktaturoj, sed male por ricevi apogon de la venkontaj [[Aliancanoj]], la brazila ŝtato aliĝis al tiuj kaj sendis la trupojn de la [[Brazila Ekspedicia Forto]], kiu batalis ekzemple en la [[Kampanjo de Italio]].
 
Tiu diktaturo daŭris ĝis la [[29-a de oktobro]] [[1945]] kiam okazis [[puĉo]] apogita de [[Usono]].