Karolo de Belgio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Karolo Teodoro Henriko Antono Mejnrado de Saksio-Koburgo-Gotao''', naskita la {{daton|10|oktobro|1903}} en [[Bruselo]], mortinta la {{daton|1|junio|1983}} en [[Ostendo]], duko de Saksio, princo de Belgio kaj grafo de Flandrio, estis [[regento]] de [[Belgio]] inter la {{dato|20|septembro|1944}} kaj la {{dato|20|julio|1950}}. Li estis filo de [[Alberto la 1-a (Belgio)|Alberto la 1-a]] kaj ties edzino [[Elizabeta enel Bavario]]. Liaj nomoj en la [[franca lingvo|franca]] kaj [[nederlanda lingvo|flandra]] lingvoj estis ''Charles Théodore Henri Antoine Meinrad'' resp. ''Karel Theodoor Hendrik Anton Meinrad''.
 
Karolo travivis sian infanaĝon kune kun sia pliaĝa frato [[Leopoldo la 3-a (Belgio)|Leopoldo]], estonta reĝo de Belgio, kaj sia malpliaĝa fratino Maria José, estonta (kaj lasta) reĝino de [[Italio]]. Ilia patro, ŝatanto de kulturo, transdonis al la gefiloj pasion pri scio, kaj ilia patrino noblecon de animo kaj koro. La tri gefratoj, en kies edukado gravis eksterlandaj vojaĝoj kaj okupiĝo pri literaturo, ĉiam kunestis kun muzikistoj, verkistoj kaj sciencistoj, amikoj de iliaj gepatroj. Sed Karolo ne malofte ricevis mallaŭdon de sia patro pro maldiligenteco.