Wiosna: Malsamoj inter versioj
pola politika partio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto partio |koloroj = |esperanta nomo = Printempo |propra nomo = Wiosna |tipo = |lando = Pollando |ĉambro = |parlamentaj periodoj = |emblemo = Wiosna_Roberta_Bied...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:18, 4 feb. 2019
Printempo (pole Wiosna) estas pola centra-maldekstra politika partio fondita de Robert Biedroń.
Printempo | |
---|---|
Wiosna | |
Emblemo de Printempo | |
partio | |
Lando | Pollando |
Estro | Robert Biedroń |
Vicprezidantoj | Marcin Anaszewicz, Gabriela Morawska-Stanecka |
Ĝenerala sekretario | Krzysztof Gawkowski |
Fondiĝo | 3-a de februaro 2019 |
Loko de fondiĝo | Varsovio |
Ideologio | socialdemokratio, socialliberalismo, progresismo, verda politiko, antiklerikalismo, popolismo |
Retejo | wiosnabiedronia |
Politika programo
La 2019 en Varsovio okazis la fondokunveno de Wiosna, en kiu oni prezentis la politikan programon de la partio[1]:
Ekonomia programo
- Progresa plialtigo de minimuma salajro ĝis 2700 zlotoj en 2020, ĝis 3000 zl en 2021 kaj ĝis 3500 zl en 2024[2].
- Minimuma pensio de 1600 zlotoj[3]
- Forigo de la ŝtataj asekurejoj ZUS kaj KRUS, transdono de iliaj povoj al la fiska administracio[3].
- Forigo de limigoj al solaj patroj kaj patrinoj edukantaj siajn infanojn kadre de la programo Rodzina 500 plus[4].
- Egalaj salajroj por viroj kaj virinoj.
- Minimuma pensio por instruistoj – 3500 zl, kaj por plej bonaj diplomitoj kaj profesoroj – 6000-7000 zl.
Sociala programo
- Geedza egaleco sendependa de la sekso.
- Garantiita rajto je aborto ĝis la 12-a semajno de la gravedo.
- Senpaga aliro al ĉiaj kulturinstitucioj en tuta Pollando ĉiun dimanĉon.
Ŝanĝoj en la eduksistemo[5]
- Aldono de la temoj novaj teknologioj, klimatŝanĝo, porsana antaŭgardo, programlingvoj, komputila sekureco kaj rekonado de falsaj novaĵoj al la instruprogramo.
- Enkonduko de moderna seksedukado kaj deviga edukado kontraŭ perforto en ĉiuspecaj lernejoj.
- Duobligo de lecionoj de la angla lingvo, ebligo de instruado de unu lernobjekto en la angla lingvo en superbazaj lernejoj.
Estraro
Prezidanto:
Vicprezidantoj:
Sekretario:
Kasisto: