Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

226 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
→‎Eventoj: batalo de Kereno komencita
== Eventoj ==
* [[-2]]: La unua romia imperiestro [[Aŭgusto Cezaro]] ricevis titolon ''pater patriae'' (la patro de la [[patrujo]])
* [[62]]: [[Romia Imperio]]: '''[[Pompejo]] estis 65% detruita de [[tertremo]]''', kiu antaŭis la tutan detruon de la urbo fare de [[erupcio]] de [[Vezuvio]] okazonta 17 jarojn poste
* [[1265]]: [[Klemento la 4-a]] iĝis papo
* [[1335]]: [[Pollando]]: [[Górowo Iławeckie]] ricevis [[urborajto]]n
** [[1941]]: Ĉefa Komandejo de la [[Asocio de Armita Batalado]] sendis al pola registaro en [[ekzilo]] en [[Londono]] planon de tutpollanda ribelo en [[okupado|okupata]] Pollando - realigotan sub la kondiĉoj, kiam pro malvenkoj germanaj soldatoj komencos demoraliĝi ; en [[Poznań]] germanoj [[gilotino|gilotinis]] 10 polojn; en [[konspiro|konspira]] [[satiro|satira]] revuo "Lipa" aperis versaĵo ''Ekskurso al Berlino'', kiu pro makabra [[humuro]] estis plurfoje represata ofte kun ŝanĝita titolo, ekz. ''Berlino post aeratakoj''
** De [[Londono]] en sia ĉiusemajna parolo ministro pri informado kaj dokumentado St. Stroński diris pri du [[nocio]]j, kiuj en [[Britio]] kaj [[Brita Imperio]] havas fiksitan valoron, ke la pola soldato scipovas batali kaj la pola nacio rezisti [[invado en Pollandon|invadon]] sen paktoj
** [[Britio]] kaj [[Libera Francio]] komencis la batalon de [[Kereno]] por konkeri la strategian urbon en [[itala Eritreo]]
** [[1942]]: '''De la [[trajno]] transportanta polajn trudlaboristojn al [[Nazia Germanio]] fuĝis apud [[Żywiec]] 60 personoj'''
** [[1943]]: '''[[Ordnungspolizei|Germana polico]] masakris 30 loĝantojn de Lendo Wielkie (proksime al [[Ryki]]) pro [[partizano|partizana]] agado najbare''', kaj ĝendarmoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] apud [[Żyrardów]] 16 polojn; '''al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] venis de [[Lublin]] transporto de 583 personoj, en tio 301 virinoj'''; en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] troviĝis 198 kinejoj, en tio 23 alireblaj nur por germanoj; [[Sturmo|Sturmaj]] Taĉmentoj de la Asocio de Polaj [[Sindikatismo|Sindikatistoj]] konfiskis en [[Varsovio]] monon troviĝantan en eksterleĝa [[kazino]]; en [[Szczecin]] kaj [[Pomerio]] [[gestapo]] arestis, sub riproĉo de [[spionado]] favore al [[Aliancanoj]], 40 [[katolikismo|katolikojn]], en tio 11 [[pastro]]jn; '''germanoj komencis likvidi [[Bjalistoka geto|Bjalistokan geton]] - dum 8 tagoj forveturigis al [[ekstermejo]] en [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]] 10 mil [[judoj]]n, 2 mil murdante surloke'''