Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo
Etikedo: Vakigo
 
Linio 1:
Dankon, Christof, pro via kontribuo en la [[Diskuto:Na (prepozicio)]], kiu celis atesti pri la maniero per kiu oni organizis la enketon dum la IS. Tio certe helpos iom klarigi la neŭtralecon de tiu esploro al [[Vikipediisto:Narvalo]], kiu ne povas transiri sian personan malemon direkte al la prepozicio kaj emas daŭre damaĝadi la koncernan artikolon, eĉ se ĝi klare statas ke temas nur pri neologismo kaj eksperimenta prepozicio, ne tre vaste uzata. Nur fakte mi ne tute komprenis, kial vi post kelkaj tagoj denove forviŝis vian kontribuon de la diskuto. Ĉu tio estis intenco? Ankoraŭfoje dankon kaj amikajn post-IS-ajn salutojn sendas al vi Marek BLAHUŠ - [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 20:55, 10. Jan 2006 (UTC)
 
== oni anstataŭigas unu escepton en Esperanto per alia ==
 
Ni havas demandon pri tiu via hieraŭa komento pri "na". Bonvolu vidi ĉe la diskut-paĝo de "na". Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 08:04, 30. Maj 2007 (UTC)
 
 
==Helpalvoko por germana vikipedio==
Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj:
Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio.
Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon.
Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj.
Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn!
Amike -[[User:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 02:53, 21. Nov 2007 (UTC)
 
==Portalo Esperanto en germana VP==
Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? [http://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:WikiProjekt_Portale/Baustelle#Portal_Esperanto vidu ĉi tie]. Kore --[[Vikipediisto:Ziko|Ziko]] 14:40, 29. Maj 2008 (UTC)
 
== Ge- ==
 
Saluton, Christof. Mi ĵus vidis, ke vi amase forigas la prefikson ge- el diversaj artikoloj. Kiun sencon havas tio? Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:45, 27 Maj. 2011 (UTC)
 
:Kara Christof, mi ankaŭ rimarkis tiun vian ludon en pluraj artikoloj ([[House of Wax (filmo)]], [[Armand Maillard]], [[Corpse Bride (filmo)]], [[Zubera dialekto]]) - bv klarigi la kialon - --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] 05:24, 29 Maj. 2011 (UTC)
 
Por klarigi tion, mi iomete resumu kelkajn aferojn rilate al la seksa signifo de radikoj. En Esperanto ekzistas tri kategorioj de radikoj:
 
1. Viraj radikoj (ekz. viro, knabo, patro, frato)
 
2. Neŭtraj radikoj (ekz. homo, infano, -ulo, -ano, -anto)
 
3. Inaj radikoj (ekz. damo)
 
En kazo de vira radiko, oni devas almeti la prefikson [[ge-]] por indiki miksitan grupn, en kazo de neŭtra radiko oni povas almeti ge-, sed faru tion nur, se oni nepre volas emfazi, ke fakte ambaŭ seksoj ĉeestas. Do ŝajne ne estas problemo diri gejunuloj anstataŭ junuloj, sed se oni atentas pri tio, oni rimarkas, ke oni amase almetas ge- ĉe la junuloj kaj ĉe la lernantoj, sed sufiĉe malofte ĉe aliaj -uloj kaj -antoj. Multaj homoj uzas la vortojn junulo aŭ lernanto ''nur'' por knaboj. Ankoraŭ ne ĉiu uzas tiujn vortojn tiel, sed se tiu uzo plivastiĝas kaj oni uzas ilin en vira signifo, tiam ili ''estos'' viraj. En tiu kazo oni devus aldoni en la gramatiklibroj la jenajn esceptojn:
 
2. (aldono) La vortoj jun-ulo kaj lern-anto estas viraj. Subescepto estas kunmetaĵoj, ekz. la vortoj maljunuloj, junularo, lernantaro estas neŭtraj.
 
Kutime oni taksas tiun aldonon absolute stulta, sed atentu la lingvouzon. Mi ne inventis tion, sed nur vortumis. En la hodiaŭa Esperanto la aldono jam duone validas. Kaj ĝuste tial mi sisteme forigas la ge-ojn ĉe junuloj kaj lernantoj por emfazi, ke tiuj vortoj ''ne'' estas viraj, sed neŭtraj. Cetere mi lasis ĝin ĉe gejunuloj, se temis pri amanta paro. Ankaŭ tiam ne necesas almeti ge-, sed emfazo pri ĉeesto de ambaŭ seksoj ĉi-kaze havas sencon.
 
Do kara Dominik, mi esperas ke mi kapablis klarigi, ke ne temas pri ludo, sed pri la provo forigi escepton, kiu jam sufiĉe disvastiĝis en nia lingvo. En la kazo, ke vi ne akceptas la supran aldonon (kaj mi forte esperas, ke vi ne akceptas), mi petas vin revalidigi la ŝanĝojn, kiujn vi nuligis.
 
:Mi kontraŭas tian agadon kaj jam malfaris kelkajn tiajn redaktojn, jam antaŭ ol trovi tiun ĉi klarigon. Sen ke mi donu propran opinion pri ĝi, necesas memorigi ke Vikipedio ne estas lingva laboratorio kaj ke oni ne misuzu Vikipedion por antaŭenigi propran opinion (kiom ajn prava ĝi povas esti - se oni ne antaŭe ricevis por tio klaran aprobon de la komunumo). Aldone, en [[Vikipedio:Lingvaĵo]] oni povas legi, ke "en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo". Nome, ne estas la celo ke Vikipedio estu "pli papeca ol la papo" kaj trude uzu iun lingvaĵon ĝuste ĉar la plejparto de esperantistoj ĝin ne uzas, kaj spite al ili. Se oni volas plialtigi la lingvonivelon de la esperantistoj kaj korekti supozatajn erarojn en esperanto aŭ ties hodiaŭa uzo, tio ja per si mem estas tre laŭdinda iniciato, sed oni devas komenci ŝanĝi tiun situacion en alia loko ol Vikipedio. Bona paralelo estas la regularo pri [[Vikipedio:Menciindeco|menciindeco]]: preskaŭ ĉiu ja sukcesas kompreni, ke por fari sin mem (aŭ iun sian amikon, verkon ktp.) enciklopedie signifa kaj meritanta propran vikipedian artikolon, oni principe ne skribu pri tiu ankoraŭ nekonata afero en la Vikipedion klopodante akiri al ĝi famon tiumaniere, sed oni unue klopodu diskonigi kaj popularigi la aferon ekster Vikipedio (kiu estas kaj estu nur priskribo de la mondo kaj mem nenion preskribu), tiel ke pli aŭ malpli frue ĝi espereble fariĝos tiom konata ke neniu jam dubos pri ĝia menciindeco. Similan vojon laŭ mi vi iru pri la superflua "ge-" - estas multaj bonaj penseblaj manieroj kiel klopodi influi la lingvan uzon de la esperantistoj - sed sistema enkondukado de la fenomeno fare de unu persono en la Vikipedion ne estas unu el ili. Tiu ĉi opinio estas komence nur mia propra, sed mi pensas ke pro la argumentado bazita sur la vikipediaj reguloj, ankaŭ multaj aliaj aktivaj vikipediistoj emos kun mi konsenti. Ja jam la du mirigitaj reagoj supre montras ke via agado ne estas tute senproblema. Prave vi asertas, ke viajn redaktojn vi faras ĉiam kun atento al la konkreta kunteksto kaj ke ili neniam efektive ŝanĝas la signifon de la frazo - tamen ĝuste tiajn redaktojn kiujn oni pro tio povas nomi superfluaj oni evitu, ĉar ili konsistigas malrespekton de la lingvaĵo elektita de la origina aŭtoro de la teksto (kies elekton en egalvaloraj situacioj oni emas respekti - vidu ekz. la decidon pri nomoj de landoj en artikolaj tekstoj, kie same la opinio de la unua skribinto estu respektata). [[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 16:08, 22 Jun. 2011 (UTC)
::Por scii ĉu estas aliuloj kiuj konsentos aŭ malkonsentos pri tio ĉi kun mi, mi ĵus starigis la demandon pli ĝenerale (tamen kun eta atentigo pri konkrete tiu ĉi kazo, kiel ekzemplo) en la [[Vikipedio:Diskutejo]]. [[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 16:35, 22 Jun. 2011 (UTC)