Reenkarniĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat.
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Religio]]
 
'''Reenkarniĝo''', aŭ malpli bone, ''reenkarnigo'', estas proceso laŭ kelkaj kredoj per kiu, [[animo]] revenas post morto al [[Tero]] per nova [[korpo]] por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarnig(ĝ)o estas speciala tipo de [[metempsiĥozo]]. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva [[Grekio]], unue de [[Ferecido el Siroso]] je la sesa jarcento a.K., poste de [[Orfeismo]], [[Pitagoro]] kaj siaj disĉiploj kaj la kuracisto-folozofo [[Empedoklo]]. La reenkarniĝo estas regulata de [[karmo]], tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.
Laŭ [[Spiritismo]], la [[Spirito]]j estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.