Eleŭzisaj Misteroj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
== La Minoraj Misteroj ==
La maĵoraj ceremonioj de [[Eleŭziso]] okazis post la Minoraj Misteroj, kiuj siavice okazis, unufoje jare, ekde 19ª ĝis la 21ª de la monato [[Antesteriono]] (marto), en [[Agro]], en la ĉirkaŭaĵo de [[Ateno]], situita ĉe la maldekstra rando de la rivero [[Iliso]]. La ritoj de la Minoraj Misteroj konsistis, oni kredas, de fastado, purigado, sinoferoj, orientitaj de la ''mistagogo'', μυςταγωγός, la oficiala kondukanto de la misteroj.
== La Maĵoraj Misteroj ==
Ses monatoj poste, en la monato ''Boedromiono'' (pli malpli 15ª de setembro ĝis la 15ª de oktobro), komencis, en [[Ateno]], la ĉefa parto de la Misteroj. Nur en la sanktejo de [[Eleŭziso]] oni povis havi la ''unuan'' kaj ''duan gradon'' de la inicado. La ''unua grado'' nomiĝis ''teleteo'', τελετή, kies signifo estas ''realigo'', ''plenumo'', ''elfaro''. Oni kredas ke la plejmulto sukcesis plenumi nur la ''unuan gradon''. La plena ''dua grado'', supereca, nomiĝis ''epoteio'', έποπτεία, ''supereca vido'', ''kontemplado'', ''la plena revelacio'', nur estis atingebla de veteranaj inicitoj. Malmultaj sukcesis atingi tiun gradon.
La antaŭfarado de la Maĵoraj Misteroj okazis en la templo de [[Demetra]] kaj [[Kora]], en [[Ateno]]. En la tago 13ª de ''Boedromiono'', la ''efeboj'' (junuloj 16-18 jaraj) ekiris al [[Eleŭziso]] kaj de tie alportis, en la tago 14ª tago, surveturile, zorge garditaj en malgradaj korboj, la sakralajn objektojn, kiujn portempe gardis, en la templo [[Eleŭziono]], la sacerdotinoj de [[Atena]].