Alpoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 303:
== Turismo ==
[[Dosiero:Speikboden gebiet.jpg|eta|maldekstre|La skiejo en Speikboden, Suda Tirolo.]]
La Alpoj estas unu el la plej popularaj turismaj aliroj en la mondo kun multaj vintrosportejoj kiaj [[Oberstdorf]], en Bavario, [[Saalbach-Hinterglemm|Saalbach]] en Aŭstrio, [[Davos]] en Svislando, [[Chamonix]] en Francio, kaj [[Cortina d'Ampezzo]] en Italio kie oni registras pli ol unu miliono de vizitantoj ĉiujare. Kelkaj samtempuloj (ekz. la regionhistoriisto, kamparano kaj verkisto [[Hans Haid]] ankaŭ akre kritikas la influojn de turismo sur la alpajn vivkondiĉojn kaj tradiciajn kutimojn. Kun ĉirkaŭ 120 milionoj da vizitantoj jare, turismo estas esenca al la Alpa ekonomio kun multo devena el la vintraj sportoj, kvankam someraj vizitantoj estas ankaŭ grava komponanto.<ref name="Bart">Bartaletti, Fabrizio.[http://alpsknowhow.cipra.org/background_topics/alps_and_tourism/alps_and_tourism_chapter_introduction.html "What Role Do the Alps Play within World Tourism?"]. ''Commission Internationale pour la Protection des Alpes''. CIRPA.org. Alirita la 9an de Aŭgusto 2012</ref>
 
La turisma industrio ekis en la komenco de la 19a jarcento kiam eksterlandanoj komencis vizitis la Alpojn, veturante al la bazoj de la montoj por ĝui la pejzaĝon, kaj restis ĉe la banejoj. Oni konstruis grandajn hotelojn dum la [[Belle Époque]]; [[Dentorela fervojo|dentorelaj fervojoj]], konstruitaj komence de la 20a jarcento, alportis turistojn eĉ al plej altaj altajoj, enkalkulante eĉ la [[Jungfraubahn]] fine en la Jungfraujoch, bone super la eterna neĝo-linio, post iri tra tunelo en Eiger. Dum tiu periodo vintrejoj estis malrapide enkondukita: en 1882 okazis la unua ĉampioneco de [[arta sketado]] en [[St. Moritz]], kaj ekde tian [[sketado]] iĝis populara sporto kun ekzemple anglaj vizitantoj jam komence de la 20a jarcento,<ref name="Bart" /> kaj la unua skiejo estis instalita en 1908 ĉe Grindelwald.<ref>Beattie (2006), 198</ref>