Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

122 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
** [[Nov-Jorkio]]: [[guberniestro]] Herbert Lehman proklamis Tagon de Pollando en la tuta [[subŝtato]], celebrotan la 11-an de februaro; [[Londono]]: [[Ĉambro de komunuloj]] voĉdonis 100 mil da [[brita pundo|britaj pundoj]] kiel helpon al polaj [[rifuĝinto]]j al [[Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)|neŭtraj ŝtatoj]], kiuj trapasis terurajn travivaĵojn; [[Parizo]]: "Głos Polski" (Voĉo de Polando) publikigis deklaron, subskribitan de "frontaj reprezentantoj de la franca intelekta elito" pro senprecedenca barbareco de germanaj regopovoj kaj armeo en enkorpigitaj okcientaj provincoj de Pollando alligitaj al [[Nazia Germanio]], kiun interalie subskribis Georges Duhamel, [[Jules Romains]], [[Paul Valéry]]; [[Manchester]]: "Manchester Guardian" skribis pri germana [[teroro]] en Pollando, kie verŝajne nombro de pafmortigitoj proksimiĝas al 20 000 [[viktimo]]j, ke [[deportado]]j ankaŭ kaŭzas grandan mortecon pro malvarmo kaj [[malsatego]]; [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" informis, ke kardinalo Alfred Baudrillart, membro de [[Franca Akademio]] eldonis libron "Pourquoi la France aime ei aide la Pologne" (Kial [[Francio]] amas kaj helpas Pollandon); [[Kairo]]: francaj-britaj interparoloj de la generaloj [[Maxime Weygand]] kaj [[Archibald Wavell]]
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] arestis en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] kelkcent [[judoj]]n pro neleĝa [[komerco]]
** [[Bukareŝto]]: malgraŭ protestoj de brita parlamentano kaj diplomatiejo de [[Ĉilio]] (reprezentanta polajn aferojn en [[Rumanio]]) '''rumanaj regopovoj transdonis al la germanaj preskaŭ 2000 internigitajn polajn [[soldato]]jn''', en tio 11 [[generalo]]jn kaj ĉirkaŭ 1000 [[oficiro]]jn, kiuj trafas al [[militkaptito|militkaptitejo]] en [[Dorsten]]; [[Britio]] decidis doni militaran helpon al [[Grekio]]; al [[Tripolo]] alvenis la unua germana [[konvojo]] de [[Napolo]]
** [[1942]]: '''Germana polico forveturigis de malliberejo [[Pawiak]] en [[Varsovio]] 62 virojn al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] kaj de [[distrikto Lubartowski]] sendis al koncentrejo [[Majdanek]] 49 [[agrikulturisto]]jn''' pro ne ĝustatempa kontingenta livero de [[agrikulturo|agrikulturaĵoj]]
** [[1944]]: [[Varsovio]]: '''germana polico arestis 17 [[knabino]]jn pro partopreno en sekreta [[lernejo|instruado]]'''; soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] forprenis germanan kirasitan [[aŭtomobilo]]n