Greka Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

2 006 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun 'La '''Greka Enlanda Milito''' (en greka: ο Eμφύλιος [Πόλεμος], o Emfýlios [Pólemos], "la enlanda milito") okazis en Grekio el 1946 al 1949 inter la armeo...')
 
La '''Greka Enlanda Milito''' (en greka: ο Eμφύλιος [Πόλεμος], o Emfýlios [Pólemos], "la enlanda milito") okazis en Grekio el [[1946]] al [[1949]] inter la armeo de la Greka registaro — apogita de [[Unuiĝinta Reĝlando]] kaj [[Usono]] — kaj la Demokratia Armeo de Grekio (DSE) — nome milita branĉo de la [[Komunista Partio de Grekio]] (KKE) — apogita de [[Jugoslavio]] kaj [[Albanio]] same kiel de [[Bulgario]]. Ĝi estis ofte konsiderata la unua milito montro de la [[Malvarma Milito]], kvankam [[Sovetunio]] evitis sendi helpon. La batalado rezultis en la malvenko de la DSE fare de la Helena Armeo.<ref> Nikos Marantzidis kaj Giorgos Antoniou. "The Axis Occupation and Civil War: Changing trends in Greek historiography, 1941–2002." Journal of Peace Research (2004) 41#2 pp: 223–231. </ref> Fondita de la Komunista Partio de Grekio kaj subtenita de najbaraj kaj ĵus fonditaj socialismaj ŝtatoj kiel Jugoslavio, Albanio kaj Bulgario, la Demokratia Armeo de Grekio inkludis multajn personojn kiuj estis luktintaj kiel partizanoj kontraŭ la fortoj de la okupacio fare de [[Germanio]], [[Italio]] kaj Bulgario dum la [[Dua Mondmilito]] en 1939–1945.
 
La Enlanda Milito rezultis el tre polusita batalado inter maldekstraj kaj dekstraj ideologioj kiu startis en 1943. El 1944 ĉiu flanko celis la malplenon en la povo rezultinta el la fino de la German-Itala okupacio (1941–1945) dum la Dua Mondmilito. Tiu batalado iĝis unu el la unuaj konfliktoj de la [[Malvarma Milito]] (ĉ. 1947 al 1989) kaj reprezentas la unuan ekzemplon de la postmilita entrudiĝo de la potencoj en la interna politiko de eksterlanda ŝtato.<ref> Chomsky, Noam (1994). World Orders, Old And New. Pluto Press London. </ref> Grekio finfine estis financita de Usono (pere de la [[Truman-doktrino]] kaj la [[Plano Marshall]]) kaj aliĝis al [[NATO]] (1952), dum la insurekciantoj estis senmoraligitaj pro la akra disiĝo inter [[Sovetunio]] kaj [[Jozif Stalin]], unuflanke, kiuj deziris, ke la milito finu, kaj Jugoslavio kaj [[Josip Broz Tito]], kiuj deziris, ke la milito pluu.<ref> Service, Robert (2007). [https://books.google.es/books?id=Frgm5QodnFoC&redir_esc=y "22. Western Europe". Comrades!: A History of World Communism.] Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. pp. 266–268. ISBN 9780674025301. Alirita la 8an de februaro 2019. </ref> Tito deziris helpi la grekajn komunistojn en iliaj klopodoj, kio okazigis politikajn komplikojn kun Stalin, ĉar li ĵus estis interkonsentinta kun [[Winston Churchill]] ne helpi la komunistojn en Grekio, kiel estis dokumentita en ilia [[Moskva Konferenco (1944)|Procenta Interkonsento]] de oktobro 1944.
{{redaktata|Kani}}
==Vidu ankaŭ==
* [[Greka kontraŭnazia rezistmovado]]
* [[Rezistado dum la Dua Mondmilito]]
* [[Rezistomovado]]
 
== Bibliografio ==
* Jelavich, Barbara (1999). History of the Balkans. Twentieth century. Cambridge University Press. p. 476. ISBN 0521274591.
 
{{Dua mondmilito}}
[[Kategorio:Historio de Grekio]]
[[Kategorio:Mediteranea militteatro de la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Balkana kampanjo]]
[[Kategorio:Movadoj de Rezistado en la Dua Mondmilito]]
[[Kategorio:Enlandaj militoj]]
[[Kategorio:Kontraŭkomunismo]]
219 990

redaktoj