Zsuzsa Polgár: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
'''Suzanna POLGAR''' (hungare: '''POLGÁR Zsuzsa''' [POLga:r ĴUĵa]) (naskita la [[19-a de aprilo|19-an de aprilo]] [[1969]] en [[Budapeŝto]], [[Hungario]]), estas unu el la plej fortaj [[ŝako|ŝakludantinoj]] en la historio: ŝi estis la naŭa ina [[ŝakmondĉampiono]], de [[1996]] ĝis [[1999]]. Nuntempe ŝi vivas en [[Usono]], kaj ŝi [[angligo|angligis]] sian nomon al '''Susan Polgar''' por fari ĝin pli facile prononcebla por anglalingvanoj.
 
Kune kun siaj [[Polgar|du pli junaj fratinoj]], ŝi lernis la ŝakludon de sia patro, [[Polgár László]]. Malgraŭ limoj metitaj al la libereco ludi en internaciaj turniroj, en [[1984]] Suzanna jam estis la plej alte klasifikata ŝakludantino en la mondo. Tamen, en novembro de tiu jaro, [[FIDE]] (''Fédération Internationale des Échecs'') (sub premo de la Sovetia federacio, kiu ne volis vidi ne-sovetain ludantinon en n-ro 1) decidis alkonsenti 100 pliajn [[Elo-sistemonombro|Élő-poentojn]] al ĉiuj ludantinoj krom ŝi, forigante ŝin de la unua loko en la listo de januaro de [[1987]]. La klarigo estis, ke Polgar akiris sian klasifikon ĉefe ludante kontraŭ viroj, dum aliaj ŝakludantinoj havis malpligrandajn klasifikojn ĉar ili ludis en nur inaj turniroj. La statistikaj pruvoj subtenantaj tiun decidon estis tre suspektindaj, ĉar la donitaĵoj, je kiuj ili baziĝis, estis malgranda sub-aro de la haveblaj donitaĵoj. Neniu simila interferado en la klasifikoj okazis de post tiam.
[[Dosiero:Judit und Sofia Polgar 1988 Thessaloniki.jpg|thumb|dekstra|[[Judit Polgár]] kaj [[Zsófia Polgár]], [[Saloniko]] (1988)]]
[[Dosiero:A Polgár lányok fortepan 40708.jpg|eta|thumb|dekstra|László Polgár kun tri siaj filinoj]]
Linio 18:
En [[1996]], Suzanna Polgár gajnis la klasikan inan mondĉampionecon, sian 4-an mondĉampioninan titolon. Ŝi estas la sola el ĉiuj gemondĉampionoj, kiu gajnis la trioblan ŝakan kronon (fulmrapidan, rapidan kaj klasikan ĉampionecojn). Estis malfacile al FIDE trovi mecenaton por ŝia titoldefendo du jarojn poste, kaj ĝi fine aranĝis ĝin en [[1999]] sub kondiĉoj, je kiuj Polgar obĵetis, unue ĉar ŝi petis ses monatojn por ripozi kaj pretigi sin akuŝinte je sia unua infano, kaj due ĉar la matĉo estis okazonta tute en [[Ĉina Popolrespubliko|Ĉinujo]], la patrujo de la kontestantino [[Xie Jun]].
 
Kiam Polgar malakceptis ludi sub tiaj kondiĉoj, FIDE senigis ŝin je ŝia titolo. Polgar procesis en la [[Sporta arbitrada kortumo]] en [[Laŭzano|Lausanne, Svislando]] por monaj damaĝoj kaj restarigo de sia titolo. En marto de [[2001]] la kortumo decidis favore al Polgár, kondamnante FIDE pagi al ŝi $25.000 pro damaĝo. Tamen, ĉar nova mondĉampionino estis kronita, FIDE ne redonis al ŝi la titolon.
 
En [[1997]] Polgar publikigis la membiografian libron ''Reĝino de la Ludo de la Reĝoj''. La [[Usona Ŝakfederacio]] nomumis Polgar-on "Grandmajstro de la Jaro" en [[2003]], unuafoje aljuĝante tiun honoron al virino. En tiu sama jaro (2003), Polgar ankaŭ fariĝis la unua virino gajninta la plej fortan usonan malfermitan fulmrapidan ĉampionecon de ĉiuj tempoj, en kampo inkluzivanta 7 grandmajstrojn. Ŝi ne kunludis en [[2004]] sed gajnis la titolon refoje en [[2005]].
Linio 24:
De post septembro de [[2005]], Polgar vivas en [[Novjorko]], kie ŝi estras la [http://www.SusanPolgar.com Ŝakcentron Polgar], ĉefe por kuraĝigi junulojn en ilia studado de la ŝakludo. Ŝi ludis en la [[Usono|Usona]] ina teamo dum la [[ŝakolimpikoj de 2004]] okazintaj en oktobro en [[Majorko]], [[Hispanujo]], kaj gajnis la oran medalon pro la plej alta klasifiko en la ina turniro kaj la plej alta poentaro. Sume ŝi gajnis 10 olimpikajn medalojn (5 orajn, 4 arĝentajn kaj 1 bronzan). Krome, ŝi havas serion da 56 sinsekvaj olimpikaj venkoj sen iu ajn malvenko (tio estas komparebla al la nekredebla serio de 56 bazpilkaj ludoj de Joe DiMaggio). Ŝi fakte neniam malvenkis eĉ unu olimpikan ludon.
 
En la FIDE-listo de [[aprilo de 2005]], Polgar havis [[Elo-nombro|Elo-klasifiko]]n de 2577, kio faras ŝin la dua ludantino en la mondo post ŝia fratino Judita. Ŝi estis n-ro 1 en la mondo kiam 15-jaraĝa, kaj restis inter la tri unuaj dum la sekvaj 20 jaroj.
En [[julio]] de [[2005]], Polgar venkis kvar internaciajn rekordojn en unu sola matĉo okazinta en [[Palm Beach (Florido)]], inkluzive de: plej multnombraj samtempaj ludoj (326, inter kiuj 309 venkoj, 14 remizoj kaj 3 malvenkoj); plej multnombraj sinsekvaj ludoj luditaj (1131); plej multnombraj ludoj venkitaj; kaj plej alta procentaĵo da venkoj (96,93%).