Historio de la Esperanto-klubo de Prago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio:Historio aldonita per HotCat
+titoloj
Linio 1:
{{Polurinda}}
Jen la '''historio de la [[Prago:Esperanto-movado|Esperanto-klubo de Prago]]''', en [[Ĉeĥio]] :
 
== 1889-1899 ==
1889 La 17 jara František Vladimír Lorenz, la ĝistiama propagandisto de volapuko, renkontiĝis kun Esperanto kaj prelegis pri ĝi en la socialista kultura rondeto en la gastejo "U Pštrosů" (strato Pštrossova n-ro 189/16, Praha 1) kaj poste instruis la lingvon tie.
 
Linio 7 ⟶ 8:
 
1891 La elstara ĉeĥa ĵurnalisto, verkisto kaj poeto Jan Neruda publikigis en majo 1891 felietonon "Může vůbec někdo vynalézt nějakou řeč? " (Ĉu entute iu povas inventi ian lingvon? ), en kiu per moka maniero li priskribas la historion de provoj pri artefarita lingvo kaj konstatas, ke la patrinan lingvon ne povas anstataŭi artefarita lingvo. Kvankam la teksto estas negativa, tamen ĝi enhavas informojn pri volapuko, pri la transiro de la Nurnberga klubo de volapuko al Esperanto, pri Zamenhof k. s. Neruda estis bone informita pri la naskiĝo de la E-movado kaj lia teksto estis eble la unua tiutempa informo por ĉeĥaj legantoj. Bedaŭrinde Jan Neruda mortis post tri monatoj (la 22-an de aŭgusto 1891) kaj ni povas nur konjekti, ĉu li interesiĝus plu pri la Internacia Lingvo.
 
== 1900-1909 ==
 
1902 En Prago komenciĝis la priesperanta informa kampanjo en ĵurnaloj Pražský deník (Praga ĵurnalo) fare de Xaver Menhard kaj Najemník (Loĝluanto) fare de Kriegelstein-Vojnar.
Linio 65 ⟶ 68:
Bohema Unio Esperantista acanĝis en Prago tri kongresojn:
1909-09-26/29 kun 360 partoprenantoj
 
== 1910-1919 ==
 
1910-19-24/25 kun 200 partoprenantoj
1911-09-8/10 kun 120 partoprenantoj, samtempe okazis la dua konferenco de aŭstriaj esperantistoj
Linio 128 ⟶ 134:
Rondeto de Esperantistinoj kunvenas ĉiam lunde je la 7-a vespere en Ženský klub (Jáma 5), ĝi eldonis propagandajn poŝtkartojn kun la surskribo „Učte se Esperantu“ (Lernu Esperanton!).
 
== 1920-1929 ==
 
1920-02-01 unueciĝis Bohema Unio Esperantista kaj Bohema Asocio Esperantista kaj ekestis Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. La fonda kunveno de ĈAE okazis en la kafejo Louvre. Estis elektitaj: prezidanto Josef Eiselt, vicprezidanto D-ro Stan. Kamaryt, ĝen. sekretario Rudolf Hromada.
Linio 168 ⟶ 176:
 
1929 la 14-a Kongreso de IKUE okazis en Prago en la kadro de la miljarfestoj de s-ta Venceslao. Ĉeestis 211 kongresanoj el 16 landoj
 
== 1930-1939 ==
 
1931-01-23 Jaroslav Šustr estis elektita prezidanto de la Esperantista Klubo en Praha. Tiun ĉi funkcion li plenumis 27 jarojn kaj 9 monatojn ĝis la 24-a de septembro 1958, kiam li rezignis.
Linio 228 ⟶ 238:
 
Internacia Poŝtmarka Ekspozicio 1938 eldonis propagandan broŝuron kun tekstoj en lingvoj ĉeĥa, germana, franca, angla kaj Esperanto.
 
== 1940-1949 ==
 
1940-06-14 la lasta ĝenerala kunveno de la Klubo dum la Protektorato; prezidanto Jar. Šustr, vicprezidanto K. Koutek, sekretario Fr. Svitak, kasistino Bárochová, bibliotekisto Slanina, revuistino Hořínová, arĥivisto Bároch, protokolistino Boháčová.
Linio 280 ⟶ 292:
 
Kursoj por poŝtistoj okazis de novembro 1949 ĝis aprilo 1950 en Kultura Domo Poŝtista (Tř. Politických vězňů 16), komencula lunde, progresinta ĵaŭde, gvidata de Julia Bendová por 6 -12 partoprenantoj.
 
== 1950-1959 ==
 
1950 EKP kunvenas regule ĉiun merkredon je la 20-a horo en Kulturklubo de la personaro de CNK (Kulturní klub zaměstnanců ÚNV, Praha I, Příkopy 17, I-a etaĝo).
Linio 390 ⟶ 404:
 
1959-11-20 mortigis sin (kun sia familio) membro de nia klubo Jožka Staněk, ĵurnalisto, tradukanto de poezio en Esperanton (pseŭdonime kata kano) post esplorado fare de la sekreta ŝtata polico.
 
== 1960-1969 ==
1960-04-30 je la 19-a horo la komitato de EKP solene malfermis novan propran bibliotekon en str. Týnská 3 en Malnova Urbo. S-ino Brotánková deĵoris en la biblioteko ĉiuvendrede de la 16-a ĝis la 18-a horo. Dum tiuj horoj klubanoj povis pruntepreni librojn.
Linio 440 ⟶ 456:
 
1969 ekde oktobro estis du kursoj por komencantoj en Prago: per aŭdvida metodo INTER instruis A. Slanina en elementa lernejo en Sázavská str. kaj Prof. D-ro R. Horský en la Fakultato de Hus - en Prago estis fondita E-sekcio de Asocio de Ĉs. Filatelistoj
 
== 1970-1979 ==
 
1970-03-23 elektita nova komitato kun prezidanto Prof. D-ro R. Horský
Linio 489 ⟶ 507:
En la jaro 1979 la klubanoj aktive partoprenis en la kolektado de uzitaj krudaĵoj kaj tiamaniere helpis al la nacia ekonomio. Ili kolektis 2 168 kg da malnova papero, 127 kg da fero, 100 kg de tekstilo, 25 kg da plumbaĵoj kaj 8 kg da zinko, sume 2 428 kg da krudaĵoj.
 
== 1980-1989 ==
 
1980-01-17 la kunvenoj okazas nun en restoracio Rezeda en Praha 10 - Strašnice, Průběžná str. Sed ekde komenco de julio la kunvenoj okazis en Vinohrady, en agitcentro en Baranova str.
Linio 526 ⟶ 546:
1984-05-01 la verda flago denove flagris dum la unuamaja manifestacio, danke al la praga E-junularo kaj precipe al s-anino [[Pavla Dvořáková|Pavla Jodasová]]
 
l9851985-05-01 denova partopreno en unuamaja manifestacio.
1986-01-27 surbendigita kompilaĵo de meditemaj versoj de Eli Urbanová voĉe de Eva Seemannová.
Linio 573 ⟶ 593:
 
1989-10-09 starigita memorŝtono ĉe la tilio en la parko Vršovice
 
== 1990-1999 ==
 
1991-02-18 jarkunveno elektis novan komitaton, nova prezidantino fariĝis s-anino Květa Hubnová. Ĉar la agitcentro en Kodanská estis privatigita, la kunvenoj de la klubo okazas de nun en malgranda kluba kunvenejo en Vejvodova str.
Linio 647 ⟶ 669:
 
1999-11-01 forpasis poeto Josef Rumler, honora membro de ĈEA
 
== 2000-2009 ==
 
2000-02-11 en la preĝejo de Sankta Nikolao ĉe la Malnovurba placo okazis la lasta adiaŭo al la forpasinta (28. 1. 2000) Stanjo Chrdlová, la ĉefdelegito de UEA kaj membro de nia klubo.