Nord-Makedonio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Antondimak movis paĝon Respubliko Makedonio al Respubliko Nord-Makedonio
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Aliaj signifoj|Makedonio}}
{{Informkesto lando
|nomoenlokalingvo = Република Северна Македонија
|transskribo = Republika Severna Makedonija
|eonomo = Respubliko Nord-Makedonio
|eonomo alternative = Respubliko Nord-Makedonujo
|flago = Flag of the Republic of Macedonia.svg
|priskribo de flago=
Linio 40:
|MEP pokapa =
}}
'''Nord-Makedonio''' aŭ '''Nord-Makedonujo''', en longa formo '''Respubliko Nord-Makedonio''' ([[Makedona lingvo|makedone]]: {{lang|mk|Република Македонија, ''Republika Makedonia''}}), estas ŝtato en [[Suda Eŭropo]] situanta en la [[Balkana duoninsulo]]. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la [[Socialisma federacia respubliko Jugoslavio]], disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en [[1991]]. Ĝi estas membro de [[Unuiĝintaj Nacioj]] ekde [[1993]], sed pro [[Disputo pri la nomo de Makedonio|disputo kun Grekio]] pri sia nomo, ĝi estis akceptita kun la provizora nomo '''Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio''' ({{lang|mk|Поранешна Југословенска Република Македонија, ''Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonia''}}). La 12an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos '''Respubliko Nord-Makedonio''' (Република Северна Македонија). La nomo estas konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.<ref>{{cite news |title=Macedonia and Greece: Deal after 27-year row over a name |url=https://www.bbc.co.uk/news/world-europe-44401643 |accessdate=2018-06-12 |publisher=BBC News}}</ref>
 
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun [[Grekio]], [[Bulgario]], [[Serbio]], [[Kosovo]] kaj [[Albanio]]. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la [[Makedonio (regiono)|regiono Makedonio]], kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas [[Skopjo]], kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas [[Kumanovo]], [[Bitola]], [[Prilep]] kaj [[Tetovo]]. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.