Birmo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 239:
== Historio ==
Birmo estis parto de la ampleksega [[Imperio]] de [[Britio]] kiel [[Brita Birmo]] post la lasta reĝo [[Thibaw Min]] ĝis la [[Dua Mondmilito]].
 
La [[Birma Kampanjo]] estis serio de bataloj luktita en la Brita Birmo, en la [[Pacifika Fronto]] de la Dua Mondmilito, ĉefe inter fortoj de la Brita Imperio kaj Ĉinio, kun subteno de Usono, unuflanke, kontraŭ la invadantaj fortoj de la Japana Imperio, Tajlando, kaj la Hindia Nacia Armeo. Britaj fortoj estis ĉirkaŭ 1 000 000 kaj venis ĉefe el Brita Hindio, kun aliaj koloniaj trupoj, kaj pli malgrandaj nombroj de teraj kaj aeraj fortoj el aliaj kolonioj.[2] La Birma Sendependiga Armeo (konata al Aliancanoj kiel "Birma Perfida Armeo") estis trejnita de la japanoj kaj faris la dekomencajn atakojn kontraŭ fortoj de la Brita Imperio. Ĉiuflanke perdis po pli ol 200 000 homojn.
 
En [[1947]] estis mortigita la generalo [[Aŭng San]], patro de [[Aŭng San Suu Kyi]], kiu ĝis tiam klopodis reteni la diferencojn inter birmanoj; post la sendependiĝo en [[1948]] tuj eksplodis kaj ekis malfacila epoko ĝis la [[puĉo]] de [[1962]] de kiam la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj refuĝis en [[Tajlando]] kaj aliaj najbaraj landoj. La landon regas [[militista reĝimo]] ekde [[1962]] kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde [[1990]], kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la [[Nobel-premio|Nobelpremiito]] pri [[Paco]] [[Aung San Suu Kyi]].